Netolice | |
germane Nettolitz | |
urbo | |
Urba muzeo en Netolice
| |
Oficiala nomo: Netolice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prachatice |
Administra municipo | Netolice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Šumava cismontaro |
Memorindaĵo | Kratochvíle kastelo |
Rojoj | Třebánka, Bezdrevský potok |
Situo | Netolice |
- alteco | 432 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 57″ N 14° 11′ 47″ O / 49.04917 °N, 14.19639 °O (mapo) |
Areo | 26,35 km² (2 635 ha) |
Loĝantaro | 2 498 (2024) |
Denseco | 94,8 loĝ./km² |
Fiŝlago | Mnich |
Unua skribmencio | 1167 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 384 11 |
NUTS 3 | CZ031 |
NUTS 4 | CZ0315 |
NUTS 5 | CZ0315 550442 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de urbo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Netolice | |
Retpaĝo: www.netolice.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Netolice apartenas al la plej malnovaj urboj en Bohemio (en Ĉeĥio). Vivas ĉi tie 2 498 loĝantoj (2024). Ĝi situas en mont-onda pejzaĝo ĉirkaŭita de fiŝlagoj, duonvoje el la centro de la suda Bohemio České Budějovice al Prachatice. En flotrafinejo ĉe la urbo estis longjare prilaborata grafito. Al la municipo apartenas ankaŭ domaro Petrův Dvůr.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Hracholusky, Malovice, Mahouš, Olšovice, Babice, Strunkovice nad Blanicí kaj Lhenice.
La oficiala urba retpaĝaro ĝis marto 2010 ekzistis ankaŭ en Esperanto.
Pri la malnoveco de la homrestado atestas multo da tumuloj kaj tombolokoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj originas jam el la bronza epoko. La slavoj priloĝigis la regionon versimile jam dum la 8-a jarcento. La unua skriba, tamen dubinda mencio anoncas, ke regno de nobelgento Slavníkidoj havis "en la sudo, kontraŭ Austrio ĉi tiujn limfortikaĵojn: Chýnov, Důdleby, Netolice." Laŭ la lastaj esploroj la fortikejon estigis ĉeĥa reganta nobelgento Premislidoj. Dank´ al la strategia pozicio ĉe la vojkruciĝo de gravaj negocvojoj la fortikejo iĝis grava merkata kaj administra centro de la tuta regiono. La origina merkata komunumo estiĝis sub la fortikejo ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Venceslao. Post la fondo de la monaĥejo Zlatá Koruna (Ora Krono) de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la 13-a jarcento iĝis Netolice ties posedo. Sude de la origina komunumo estis fondita nova urbo kun ampleksa, preskaŭ hektara ĉefplaco kaj preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino.
Komence de la 16-a jarcento iĝis la urbo la posedo de la nobelgento Rožmberk. Dum la dua duono de la 16-a jarcento la gentestro Vilém z Rožmberka (Vilhelmo de Rožmberk) ordonis konstrui proksime kasteleton Kratochvíle kun ampleksa ĉasparko ĉirkaŭ ĝi.
Dum la tridekjara milito, en la jaro 1619 la urbo estis konkerita kaj bruligita de la imperiestra armeo de generalo Dampierr. El 147 domoj 107 estis forbruligitaj, inkluzive la preĝejon de Maria la Virgulino kaj preskaŭ ĉiuj loĝantoj estis formurditaj. El la malfeliĉo resaniĝadis la urbo nur malrapide.
La novepoka disvolvo de la urbo komenciĝis en la 18.-a kaj 19.-a jarcentoj, kiam estis konstruitaj novaj lernejo, la urbodomo, trajna trako ktp. Dum la 19-a jarcento Netolice estis la oficloko de distriktaj administrado kaj juĝo.
Post la lasta mondmilito disvolviĝadis antaŭ ĉio la agrikulturo kaj la industria fabrikado. Tradiciaj en Netolice estas bredado de ĉevaloj, fiŝbredado kaj panbakado.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 136 |
1880 | 3 508 |
1890 | 3 287 |
1900 | 3 270 |
1910 | 3 411 |
1921 | 3 018 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 787 |
1950 | 2 474 |
1961 | 2 507 |
1970 | 2 448 |
1980 | 2 568 |
1991 | 2 650 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 620 |
2011 | 2 595 |
2014 | 2 606 |
2016 | 2 581 |
2017 | 2 578 |
2018 | 2 596 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 2 587 |
2020 | 2 579 |
2021 | 2 521 |
2022 | 2 527 |
2023 | 2 512 |
2024 | 2 498 |
La ŝtata kastelo Kratochvíle (Kratoĥvile) estas la renesanca perlo de la itala konstruarto en la suda Bohemio. La pompa ĉaskasteleto 2 km nordokcidente de Netolice estiĝis dum la 16-a jarcento. Pri ĝi inter 2011 kaj 2016 rete videblis mallonga prezenta filmo en Esperanto, farita de la loka esperantisto Vladimír Türk kun voĉa prezentado de Jan Fidel Řepa, sed pro la fermo de la retejo ipernity la filmo ekde tiam ne plu videblas kaj ne estis arkivigebla.
Signitaj porturistaj vojoj de KČT (Klubo de Ĉeĥaj turistoj) gvidas al vizitindaj lokoj, kiuj vere abundas.
Peraŭte atingeblas multaj vizitindaj lokoj ĉiudirekte: la kasteloj Kratochvíle kaj Český Krumlov, la urboj Prachatice, České Budějovice, burgruinoj Helfenburg kaj Dívčí Kámen (Knabina Ŝtono), la vilaĝo Holašovice (protektata memorindaĵo de UNESKO) kaj multaj aliaj:
La fortikaĵo de Premislidoj situis sur la monteto Sankta Johano. El la princa administra fortikaĵo, gardinta gravajn negocvojojn, konserviĝis fortegaj baroj. Komenciĝis la konstruado de arkeologia parko kiel porturisma elirloko kun kopio de gardoturo, palisado kaj montraĵoj de loĝado, malnovaj metioj kaj trovaĵoj el arkeologiaj esploroj.
|