New Melle | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono ![]() | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
subŝtato | ![]() | ||||
Kantono | Saint Charles | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 541 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 43′ N, 90° 53′ U (mapo)38.7103-90.8803Koordinatoj: 38° 43′ N, 90° 53′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 235 m [+] | ||||
Areo | 4,62 km² | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
New Melle - prononco laŭ sistemo IFA njˈuː mˈɛl - estas loĝloko de la usona subŝtato Misurio, kiu malgraŭ la kompare malalta nombro de loĝantoj ekde 1978 havas statuson de urbo. Ĝi apartenas al la kantono Saint Charles, situas 38 kilometrojn okcidente de la kantona ĉefurbo Saint Charles kaj 70 kilometrojn nordokcidente de Sankta Luiso. Laŭ la stato de 2020 en la loĝloko vivis 541 loĝantoj sur areo de 4,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 117 loĝantoj/km².
La larĝa rivero Misuro cetere fluas proksimume 18 kilometrojn sude kaj oriente de New Melle, kaj la same larĝa rivero Misisipo fluas proksimume 36 kilometrojn nordoriente: la du riveroj renkontiĝas proksimume 80 kilometrojn oriente de New Melle, rekte ĉe la limo inter Misurio kaj Ilinojso, kaj ekde tiam la akvo de ambaŭ riveroj plu fluas suden je la nomo rivero Misisipo.
La kompare eta loĝloko havas viglajn partnerajn rilatojn kun
La usona loĝloko fakte fondiĝis en la 1830-aj jaroj de iuj familioj el la germana loĝloko Melle, kiuj komune elmigris al Usono kaj en la nova kontinento nepre volis resti kune. En la 1840-aj jaroj alvenis pliaj familioj el la germana loĝloko, kiuj havis klaran celon setli en la "nova Melle", kaj ankaŭ post la malsukcesa Revolucio de 1848 en Germanio venis pluaj migrintoj el la "Osnabruka Lando" en Eŭropo, la regiono de la urboj Osnabrück kaj Melle, kiuj tie estis konviktitaj je kontraŭleĝa demokratia aktivado.[1] Komuna trafika lingvo en la nova loĝloko ĝis almenaŭ la 1910-aj jaroj restis la platgermana lingvo de la Reĝlando Hanovro.