Niccolò Piccinino (1386-1444) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1386 en Callisciana, apud Peruĝo, Italio | |
Morto | 15-a de oktobro 1444 en Cusago aŭ Corsico, Italio | |
Tombo | Katedralo de Milano vd | |
Etno | Italoj vd | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco vd | |
Familio | ||
Dinastio | Piccinino vd | |
Infanoj | Francesco Piccinino (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kondotiero vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Niccolò Piccinino (1386-1444) (Callisciana, apud Peruĝo, Italio, 1386 - Cusago aŭ Corsico, 15-a de oktobro 1444) estis inter la plej talentoplenaj kondotieroj (pagataj soldatoj) kiuj estis dungitaj de la konkurantaj urboŝtatoj, princlandoj, kaj eksterlandaj invadantoj en Italio en la dek-kvara kaj dekkvina jarcentoj. Li estis ege malalta, kiel lia nomo indikas, Piccolino "la eta". Li laboris ĉefe por la duko de Milano, Filippo Maria Visconti, kiu en 1439 adoptis lin.
Kvankam Braccio da Montone estas prave konsiderata grava noviganto en la kampo de la itala Renesanca militado, tamen devis lia lernanto kaj samcivitano de Peruĝo Niccolò Piccinino rafini kaj perfektigi la instruon de sia majstro.
Piccinino estis filo de solida alt-mezklasa peruĝa familio. Post la morto de Braccio, ĉe la Batalo de L'Aquila, en 1424, la tridek okjara Piccinino servis sub la gvidado de la filo kaj heredanto de Braccio (Oddo Fortebraccio (1410-1425)), kreskante post la antaŭtempa forpaso de ĉi-lasta sub la gvidado de la Bracceschi.[1]
Serve de Florenco ĝis 1426, Piccinino poste eniris serve de la Duko de Milano, Filippo Maria Visconti, kaj restis en tiu posteno dum la resto de sia vivo. La lojaleco de Piccinino devenis parte pro tio ke li iĝis la ĉefa kondotiero de la duko, sed ankaŭ pro lia dumviva espero je estonta akirado de ia teritoria rego - deziro kiun la ruza duko ekspluatis al la maksimumo metante Piccinino'n kontraŭ pli saĝe pli sagaca kondotisto Francesco Sforza.
La intrigo de Visconti pliigis la malamikecon inter la du nobeloj, ambaŭ ĉefoj de rivalaj lernejoj pri armea pensado. Visconti donis al Piccinino sekuran dungadon, retenante lin konstante aktiva per ekspansionisma politiko.
Milano estis unu el la grandaj centroj de armilproduktado en Eŭropo kaj centro de teknologia evoluo, kaj ambaŭ tiuj faktoroj permesis al Piccinino perfektigi siajn batalteknikojn.
Aŭdaca komandanto kun talento por armea inventemo, li aldonis la ŝokon de pafiloj al la rapide rotacia kavaleria eskadrotaktiko de Braccio. Pafistoj ludis elstaran rolon en lia taktika perspektivo, laborante kune kun la tradicia infanterio armita per ŝildo kaj armiloj.
Kredante ke rapideco kaj surprizo estis la ŝlosilo al sukceso, Piccinino enkondukis novan sinergian uzon de ĉevalo kaj infanterio. Liaj armeoj ĉiam enhavis kontingentojn de surĉevalaj homoj, kaj metante siajn pafistojn en la selo, li pioniris en la koncepto pri dragonoj.
La batalo de Anghiari (1440), kvankam finiĝanta en malvenko de Piccinino, estas bona ekzemplo de la taktiko de la milana kondotiero. Piccinino lanĉis atakon kun relative malgranda forto, intencante surprizi la florencan tendaron per sia kavalerio post kiam la malamikaj fortoj estis nuligitaj per la fajro de liaj pafistoj.
Aŭdaco iĝis la marko de Piccinino, kaj foje ĝi estis lia pereo. Forlasinte sian postenon ĉe L'Aquila por helpi Braccio da Montone, li eventuale kaŭzis la malvenkon kaj morton de sia mentoro.
Kvankam Piccinino kutime sukcesis ekstermi siajn malamikojn per rapida kaj strategia surprizo, tio funkciis nur kun kontraŭuloj pretaj plenumi tian ludon.
Francesco Sforza, ekzemple, rifuzis esti logita, kaj Piccinino apenaŭ evitis kapton tiam kiam li estis surprizita de Gattamelata (Erasmo da Narni) dum la prirabo de Verono. Same, atakinte alarmitan malamikon, li renkontis malvenkon ĉe Anghiari.
Kontraŭ tiuj malvenkoj li povus fanfaroni pri vicoj da venkoj kaj, pli grave, pri la kapacito altiri al siaj standardoj kelkajn el la plej eminentaj kapitanoj de la tempo, inkluzive de Federico da Montefeltro.
Krome, Filippo Maria opiniis Piccinino utila ne nur kiel kampa komandanto, sed ankaŭ kiel peono de kompleksa politika ludo kun la intenco deteni la ambiciojn de Francesco Sforza.
Kaj Sforza kaj Piccinino havis teritoriajn aspirojn - kaj lastatempe eĉ la duklando de Milano mem - kaj eĉ post kiam Francesco edziĝis kun la filino de la duko - Bianca Maria Visconti (1425-1468) - lia ruza bopatro (Filippo Maria Visconti) utiligis Piccinino'n kiel kontrapunkton por alfronti la ambicion de Sforza.[2]