Niederbüren | |
---|---|
Blazono de Niederbühren | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Wil |
Koordinatoj | 47° 29′ 0″ N 9° 12′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.20000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 9° 12′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.20000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1418 |
Areo | 15,92 km² |
Alteco | 488 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9246 |
Komunumkodo | 3422 |
Mapo de Niederbühren | |
Niederbühren estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1418 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
La komunumo Niederbühren situas ĉe la bordo de la rivero Turo inter Wil SG kaj Bischofszell en Kantono Turgovio.
Niederbühren estas antingebla per poŝtaŭtomobilo ek de Uzwil.
La unua skriba mencio de Niederbüren datiĝas el la jaro 737 post Kristo sub la nomo Gaulichsbüren en donacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1100 aperas la unuan fojon la esprimo Burron Inferior en dokumento, kaj en la jaro 1275 estis menciita la germana vorto Niederun Burron por Burron Inferior. En tiu epoko la abato de Sankt-Galo estis la bienestro pri la regiono de Niederbühren. En la 13-a jarcento la komunumo posedis propran preĝejon. En la jaro 1766 estis konstruita nova preĝejo en baroka stilo. Ekde la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko Niederbüren fariĝis propra politika komunumo de Kantono Sankt-Galo.
|