Nietzsche kontraŭ Wagner | |
---|---|
![]() | |
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Friedrich Wilhelm Nietzsche |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1889 |
Ĝenro | filozofio • eseo |
Nietzsche kontraŭ Wagner estas la lasta traktaĵo de Friedrich Nietzsche, kiun li surpaperigis fine de 1888, antaŭ ol li kolapsis la 3-an de januaro 1889 en Torino.
Jam monatojn antaue li estis verkinta tie plurajn traktaĵojn, en kiuj interalie temis pri lia rilato al Richard Wagner: La kazo Wagner, Krepusko de la idoloj aŭ Kiel oni filozofias per la martelo kaj Ecce Homo. Per ĉi tiu selekto da pli malpli priverkitaj tekstoj Nietzsche, aŭtoro de La naskiĝo de la tragedio el la spirito de la muziko, volis senfortigi la riproĉon, ke li nur per La kazo Wagner ŝanĝiĝis de fervora adoranto al fanatika kontraŭulo de la komponisto.[1]
Tial li kompilis „aktaĵojn“ de pli fruaj traktaĵoj - ekzemple el Homeca, trohomeca -, kiuj dokumentu, ke li jam en 1876, dum la unua festivalo de Bayreuth, por si adiaŭis de Wagner. La dubon de la ankoraŭ juna verkisto Nietzsche pri la afero de Wagner la esploro klare konfirmis helpe de pli fruaj traktaĵoj kaj skizoj.