Nigra perlo | |
---|---|
Anne Chevalier kaj Eugeniusz Bodo en unu el la scenoj | |
filmo | |
Originala titolo | Czarna perła |
Produktadlando | Pollando |
Originala lingvo | pola lingvo |
Kina aperdato | 1934 |
Daŭro | 75 min |
Ĝenro | Dramo, krimoj |
Kameraado | Albert Wywerka |
Reĝisoro(j) | Michał Waszyński |
Produktisto(j) | Witold Dybowski |
Scenaro | Eugeniusz Bodo |
Filmita en | Pollando |
Loko de rakonto | Pollando |
Muziko de | Henryk Wars |
Rolantoj | Eugeniusz Bodo • Lena Żelichowska • Michał Znicz • Franciszek Brodniewicz |
Produktinta firmao | Urania-Film |
IMDb | |
Nigra perlo (pole: Czarna perła, elparolo: [ĈARna PErŭa]) estas pola drama filmo de 1934. Ĝia reĝisoro estas Michał Waszyński kaj la scenaro estas de Eugeniusz Bodo kaj Anatol Stern. Unu el la precipaj aktorinoj estas Reri, franca aktorino kun tahitia deveno, kies patro estis tahitia kaj patrino franca; ŝi laboris en Usono, Francio, Germanio kaj Polio kaj ŝi lernis polan lingvon.[1][2]
Stefan, pola ŝipano, eniras en interbatiĝo en bufedo en la insulo Tahitio. Li estas savita de juna tahitia virino nome Moana. La junuloj ŝatas reciproke kaj Moana ekamas Stefan'n. Ili travivas kune multajn feliĉajn momentojn; iufoje la tahitianino prenas Stefan'n al kaverno ĝangale nome la Groto de la Feliĉo. Ĉi tiu kaverno estas unu el la plej sanktaj lokoj de la loka popolo. Tie la junuloj promesas senfinan amon.
Krzysztof, alia pola homo kiu vivas en la insulo, ekscias ke lia amiko konas la vojon al la kaverno. Li rakontas al Stefan antikvan tahitian legendon, ke la homo de Tahitio ĵetas al la groto la plej belajn perlojn kiujn ili trovas kaj ili petas al siaj dioj antaŭgardon kaj fortunon en siaj ĉasoj. La homoj decidas ŝteli la perlojn.
Stefan kaj Krzysztof faras laŭ sia plano kaj ŝtelas la perlojn. Tamen, Krzysztof ekmoras en la provo. Li donas la perlojn al Stefan. La homo aĉetas la ŝipan bileton kaj revenas al Pollando. Kun li iras ankaŭ Moana. Li enfalas en problemoj. La virino zorgas pri Stefan kaj decidas konduti kiel blanka eŭropa virino, ŝi bonigas sian nivelon de la pola lingvo, estiĝas kantistino kaj ekfariĝas fama. Ŝi emancipas. Stefan ne ŝatas ĝin.
Li komencas amaĵon kun edzino de unu de liaj kunuloj, ŝi nomiĝas Rena. La virino ne amas lin, ŝi nur volas ŝteli de li liajn perlojn. Stefan estas atakita de la virino kaj ŝia edzo. La edzo intentas murdi Stefan'n sed Moana provas savi lin. Ŝi ricevas kuglon destinitan al ŝian homon.
La internaj scenoj estis filmitaj en la laborejo Falanga kaj la eksteraj scenoj en la kvartalo Saska Kępa, distrikto Praga-Południe, Varsovio.[1][3]