Nigravizaĝa-stepkoko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pterocles decoratus Cabanis, 1868 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigravizaĝa stepkoko aŭ Dekoraciita stepkoko (Pterocles decoratus) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.
Ĝi troviĝas en orienta Afriko kaj pli precize en in Etiopio, Kenjo, Somalio, Tanzanio kaj Ugando.
Temas pri mezgranda bruna birdo kun masklo tre bunta kio kialas ambaŭ nomojn. En la vizaĝo estas blanka superokula strio interrompita per larĝa nigra brido inter okulo, frunto kaj beko kiu longiĝas laŭ vertikala nigra strio tra la gorĝo kaj submarkita de nigra bordo malantaŭ la okulo. La okulringo estas flava kaj la subokula vizaĝo, la kolo kaj brusto brunaj. En brusto nigra strio bordas antaŭ la blanka ventro. Krono, nuko kaj dorso estas brunaj kun nigraj strioj. La ino estas multe pli striita kaj montras en kapo nur la malantaŭokulan blankan strion.