Niiza | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 165 997 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 287 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 48′ N, 139° 34′ O (mapo)35.7935139.56530555556Koordinatoj: 35° 48′ N, 139° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 22,78 km² (2 278 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Niiza, Saitama [+] | |||||
Niiza, (japane 新座市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.
En 2021 Niiza havis populacion de 166 208. En la 1970-aj jaroj Niiza atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) pro la urbunuiĝoj, poste ĝi daŭre pliigis.
Niiza situas sur ebenaĵo laŭ preterfluanta rivero kaj esence ĝi estas antaŭurbo de urbaro de Tokio. Jono (urbo) troviĝas 9, Kaŭaguĉi kaj Niŝitokio po 11, Tokorozava kaj gubernia sidejo Saitamo po 12, Higaŝimatsujama 13, Kavagoe 16, Sajama 18, ĉefurbo Tokio 31 kilometrojn aere [1].
La areo de la moderna Niiza estis loĝita ekde la prahistoriaj tempoj. La urbeto Saitamo estis establita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889. La 1-an de marto 1955 urbeto Niiza naskiĝis pro unuiĝo de uebeto kaj vilaĝo. La nova urbeto estis levita al urbostatuso la 1-an de novembro 1970.
En Niiza granda presejo funkcias, ankaŭ kelkaj aliaj malpezaj fabrikoj. Tamen, pro ĝia proksimeco al Tokio, pli ol triono de la laborantaro navedas ĉiutage, igante Niiza plejparte dormoĉambro. Menciindas la apuda armea bazo, kiel signifa labordonanto.
En Niiza 3 universitatoj funkcias.
Niiza estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje por helpi la navedantojn.
Niiza situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda kun neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1449 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.