Nikel-fera akumulatoro

La nikel-fera akumulatoro estas parenca al nikel-kadmia akumulatoro, sed oni uzas anstataŭ la venena kadmio feron.

Dum ŝarĝado, la nikelelektrodo kovriĝas per nigra oksidkovraĵo, ĉe kiu malaperas dum malŝarĝado. Post la ŝarĝado, ekzistas inter la du elektrodoj tensio – tipe mezurebla ĉ. 1,3 voltoj -, do tiel pli malgranda ol ĉe la ŝarĝa tensio de sistemo NiCd (1,4 V).

Reakcioj / konstruo

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fer-nikela akumulatoro okazas la sekvaj reakcioj :

Ŝarĝado

[redakti | redakti fonton]
2 Ni(OH)2 + 2 OH → 2 NiO(OH) + 2 H2O + 2 e
Fe(OH)2 + 2 e → Fe + 2 OH

Ĉe malŝarĝado okazas la inversaj reakcioj.

La akumulatoro estas plenigita kun 20%-a kalilesivo. Pli malnovaj konstruformoj uzis vitran ujon kiel ĉelkorpon, la necesa aero-ekskludo (protekto kontraŭ karbona dioksido) okazas per kovro de la elektrolito per maldika olea tavolo. La dua generacio uzis ofte lutitan metalan ujon (ladon), pli modernaj formoj plastan ujon. La aer-ekskludo okazas tiukaze per enŝraŭbita troprema ventilo. Tiu same kiel la ligitaj eroj konsistas ofte el nikelizita fero.

La nikel-feran akumulatoron evoluigis preskaŭ samtempe la konata usona eltrovisto Thomas Edison kaj la sveda Waldemar Jungner. Oni enskribis la unuan patenton en 1901, kiu atingis serian produktadon en 1908. Poste okazis unujara unua-eca kverelo.

La akumulatoro estis uazata en minejaj lampoj kaj en diversaj aŭtomobiloj. Plua aplikado okazis en la V2-raketoj dum la dua mondmilito kaj post la mondmilito en elektraj ĉareloj.

Surbaze de ekstreme longa vivdaŭro, ĝi estas uazat por USV-sistemoj kaj en fervojaj veturiloj.

La nikel-fera akumulatoro estas mekanike kaj elektre nesenta. Ne povas okazi ĉe tiu akomulatora tipo troĝarĝado aŭ mal-troŝarĝado, konata ĉe aliaj tipoj. Tiuj proprecoj alportas partan revenon de la teknologio en malcentra elektra produktado: kelkaj fervoruloj facvoras tiun akumulatoran tipon ĉe malgrandaj ventoelektraj instalaĵoj, aŭ ĉe pasiva domo por ke ĝi iĝu sendependa de la elektra reto.