Nikko Toŝo-gu | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tōshō-gū, maŭzoleo de la familio Tokugaŭa [+] | |||||||||||||||||||||||||||
Lando | Japanio | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 36° 45′ 33″ N, 139° 35′ 55″ O (mapo)36.759166666667139.59861111111Koordinatoj: 36° 45′ 33″ N, 139° 35′ 55″ O (mapo) | ||||||||||||||||||||||||||
Nikko Toŝo-gu | |||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Nikkō Tōshō-gū [+] | |||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Tosho-gu (japane 東照宮) estas ŝintoa sanktejo en la urbo Nikko, gubernio Toĉigi, Japanio. Ĝi estas la maŭzoleo de Tokugawa Ieyasu, la fondinto de la Tokugawa-dinastio, ekkonstruita en 1617 de lia filo Tokugawa Hidetada kaj finkonstruita de la tria ŝoguno kaj nepo de Ieyasu, Tokugawa Iemitsu.
En 1999 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo. La restoj de Ieyasu troviĝas en la sanktejo.
Ok konstruaĵoj kaj du glavoj estas naciaj kulturaj trezoroj de Japanio, inter ili:
Centoj de ŝtonaj ŝtuparoj gvidas tra kriptomeria arbaro al tombo de Ieyasu en la plej ena zono de la sanktejo (okunoin). La restoj de Ieyasu troviĝas en bronza urno, en malgranda sanktujo, la okusha hoto.
Tre imponaj estas la kriptomerioj plantitaj de la daimio Matsudaira Masatsuna okaze de la 32-a mortdatreveno de Ieyasu (antaŭ pli ol 300 jaroj), dum periodo de pli ol 20 jaroj. Ankoraŭ nuntempe ekzistas pluraj miloj da ili.
|