Nikolaj Patruŝev | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de julio 1951 (73-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Lingvoj | rusa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio Sovetunio ![]() | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Mara Teknika Universitato Academy of the Federal Security Service of the Russian Federation (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Dmitry Patrushev (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inĝeniero politikisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 2008– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikolaj Platonoviĉ PATRUŜEV aŭ en Esperanto Nikolao Platonoviĉ PATRUŜEV, ruse Никола́й Плато́нович Па́трушев (naskiĝis la 11-an de julio 1951 en Leningrado, Sovetunio) estas rusa armea generalo, la 2-a rango en la ordo de rangoj en la rusa armeo, kaj politikisto kiu funkciis kiel Sekretario de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio[1], t.e. la interna kunordiga organizaĵo de Rusio. De 1999 ĝis 2008 Patruŝev funkciis kiel kapo de la Federala Sekureca Servo (FSB)[2], la organizaĵo kiu anstataŭigis la sovetian KGB (kun la escepto de eksterlanda inteligenteco). Li estas unu el la plej proksimaj konsilistoj de Vladimir Putin kaj unu el la gvidaj figuroj en rusaj naciaj sekurecaj aferoj kaj tiel apartenanta al la siloviki, t.e. la malgranda rondo de intimuloj[3] ĉirkaŭ Vladimir Putin kiu inkludas ankaŭ Igor Seĉin, Aleksandr Bortnikov kaj Viktor Ivanov. Patruŝev estas tre suspektema pri okcidentaj landoj kaj iliaj intencoj[4][5].
Lia filo dmitrij Patruŝev estis La Ministro pri Agrikulturo de Rusio ekde 2018.[6][7]
En junio 2019, Patruŝev deklaris, ke Irano "ĉiam estis kaj restas aliancano kaj partnero"[8]. Patruŝev postulas kompletan forlason de la merkata ekonomio en Rusio, citante kvazaŭajn "rusajn proprecojn" kiel pravigon. La celo estas krei specialan rusan ekonomion kun strikta "disciplino", kiu kontentigas la "bezonojn de la ŝtato", kiu, laŭ Mark Galeotti, estas ekvivalenta al la konstanta militekonomio simila al tiu de Sovetunio[9].
En februaro 2022, Usono[10], Britio[11], Japanio[12] kaj Kanado[13] trudis sankciojn kontraŭ Patruŝev en respondo al la rusa aneksado de Krimeo kaj la invado de Rusio en Ukrainio[14][15].
Li ricevis diversajn honorojn en Rusio, interalie la premion Heroo de la Rusia Federacio por liaj servoj en la Dua Ĉeĉenia Milito en 2003 kaj premio en Ukrainio.