Nikolaus von Falkenhorst

Nikolaus von Falkenhorst
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1885 (1885-01-17)
en Breslaŭo
Morto 18-an de junio 1968 (1968-06-18) (83-jaraĝa)
en Holzminden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Nikolaus von Falkenhorst kun Hjalmar Siilasvuo.

Nikolaus von Falkenhorst (naskita la 17-an de januaro 1885 en Vroclavo, Prusia Silezio; mortinta la 18-an de junio 1968 en Holzminden, Malsupra Saksio) estis germana generalo, kiu planis kaj estris en 1940 operacon Weserübung, la nazian invadon de Danio kaj Norvegio. Post la invado, li fariĝis Komandanto de la germanaj fortoj en Norvegio kaj konservis tiun postenon de 1940 ĝis 1944.