Noctilien | |
Buso de Noctilien | |
Fondita | 21-a de septembro 2005 |
---|---|
Ĉefsidejo | Parizo |
Servoregiono | Francilio |
Servotipo | Nokta buso |
Kursoj | 47 |
Haltejoj | 1 239 |
Transportisto | RATP SNCF (Transilien) |
Retejo | https://www.ratp.fr/noctiliens |
Noctilien estas la nomo de servo de nokta buso en la regiono Francilio de Francio, mastrumata de Sindikato de Transportoj de Francilio (IDF Mobilités) kaj ekspluatata de RATP kaj SNCF.
La linioj kun 2-ciferaj nombroj estas ekspluatataj de RATP kaj priservas Parizon kaj la najbaran urban areon en tipo "omnibuso", havante grandan nombron da haltejoj. La linioj kun 3-ciferaj nombroj siaflanke estas ekspluatataj de SNCF (krom N122 kaj N153) kaj priservas la pli foran metropolan areon kun rektaj aŭ duon-rektaj servoj.
Ĉiu numero estas antaŭata de litero N por Noctilien kaj havas propran nombron de 2 aŭ 3 ciferoj:
Estas neniu rilato kun la nomenklaturo de la antaŭa reto Noctambus.
La linio N71 havas la saman itineron kiel la linio dumtage.
|