Nokto de la Galaksia Fervojo (japane: 銀河鉄道の夜 [Ginga Tecudō no Joru]) estas unu el la plej famaj fabeloj verkitaj de japana fabelisto kaj poeto Mijazaŭa Kenĝi (Miyazawa Kenzi) kiu estas profunde filozofia.
Ĝis nun, filmoj, animeoj aŭ dramoj estas verkitaj surbaze de ĉi tiu fabelo.
La stacioj de la fervoja linio Kamaiŝi en Gubernio Iŭate havas esperantajn kromnomojn laŭ ĉi tiu verko.
En ĉirkaŭ 1924, la verkado de la fabelo komenciĝis, kaj la polurado estis ripetita tuj antaŭ la morto de la aŭtoro en 1933.
La kvar-foja reverkado estas konstatita, kaj la grava diferenco de intrigo troviĝas inter la unuaj tri malnetoj kaj la lasta. Sed ĉi tiu fakto estis eltrovita dum la kompilado de la kompleta verkaro de Mijazaŭa Kenĝi ekde 1973 ĝis 1977, do estas atentinde, ke la eldonaĵoj aperigitaj ĝis tiam enhavas la tekston redaktitan el tiuj versioj.
Post ĉio, ne ekzistas la definitiva versio, kaj la intrigo jena estas nur bazita sur la lasta malneto, sekve ne tiu determinita.
Laciĝinte pro sia laborado ĉiutaga, Giovanni ne povis respondi la demandon de la instruisto pri tio, kio estas efektive "Lakta Vojo". Tujposte demandite pri la sama, Campanella nek respondis, sed intence pro kompato al Giovanni.
Giovanni laboris kiel kompostisto inter apatiaj plenaĝaj laboristoj en presejo. Post laboro, li rapidis hejmen, aĉetinte panon kaj sukeron.
Giovanni interparolis kun sia malsana patrino pri sia patro, kiu jam longe ne revenis de fiŝado, kaj pri Campanella.
Giovanni iris ricevi lakton por sia patrino, sed maljunulino ĉe laktejo diris ke lakto ankoraŭ ne disponeblas. Poste, priridite de turmentema Zanelli kaj lia kunuloj, li sola iris al monteto ekster la urbo.
Sur la monteto de "La Masto de Tenkirin", Giovanni eltenis sian solecon kaj pensadis pri sia intima amiko, Campanella.
Abrupte, La voĉo de anonco "Stacio Galaksio" reeĥiĝis kaj forta lumo disradiis ĉirkaŭen. Kiam Giovanni rekonsciiĝis, li trovis sin kaj Campanella sur Galaksia Fervojo.
Dum 20 minutoj da intermito ĉe La Stacio Cigno, la du knaboj ekskursis en Pliocenan Marbordon kaj vizitis la lokon de fosilia serĉfosado.
Komplezema birdkaptanto envagoniĝis. Li kaptis kaj vendis birdojn por komerco. Giovanni kaj Campanella manĝis la pecojn de sovaĝanseroj donitajn de la birdkaptanto, sed tiuj gustis nur kiel sukeraĵo. La birdkaptanto subite malaperis el la vagono, kaptis ardeojn kaj revenis.
Konduktoro venis kontroli la biletojn. La bileto de Giovanni estis malsama ol tiuj de aliaj pasaĝeroj. La birdkaptanto jam estis nenie. Tuj antaŭ ol la alveno al La Stacio Aglo, junulo kaj gefratoj aperis. Ili rakontis, ke la vaporŝipo, sur kiu ili veturis, koliziis kun glacimonto kaj dronis, kaj ke kiam ili rekonsciiĝis, ili trovis sin en ĉi tiu vagonaro.
Post nelonge, pasaĝeroj elvegoniĝis ĉe La Stacio Suda Kruco. Nun nur Giovanni kaj Campanella restis. La du knaboj ĵuris, ke ili kune veturu ien ajn. Sed Giovanni trovis Campanella jam nenie.
Vekiĝinte sur la monteto, Giovanni revenis al la urbo kaj trovis, ke Campanella plonĝis en riveron por savi Zanelli, kiu falis el boato, kaj estas perdita.
La filmo, kiu havas la unikan kaj pale belan koloraron, la fantazian kaj efemeran mondokoncepton, estas alte taksata en Japanio.
Interese estas, ke la lingvo en la filma mondo estas Esperanto, pri kiu la aŭtoro de la originalo entuziasmis. Fakte, la reklampaneloj, elpendaĵoj, tekstoj, k.t.p. estas skribitaj en Esperanto. Eĉ himno ("Dio, pli apud vin", menciate en la filmo kiel "N-ro 306") estas kantata de koruso en Esperanto. La esperantan tekston liveris Konisi Gaku.
Krome, la figurado de personaro kiel katoj estas rimarkinda. Ĉi tio estas la adaptado, kiun MASUMURA Hiroshi faris kiam li verkis la mangaon surbaze de la originalo. Kvankam MIYAZAWA Seiroku, pli juna frato de la aŭtoro, origine ne konsentis kun la katigo, li estis konvinkita de la kompilintoj de la kompleta verkaro kaj fine taksis la filmon. Ankaŭ certaj studantoj de la aŭtoro ne estas konvinkitaj pri la maniero de figurado.
El la figurado, tamen, rezultas, ke ne malmultaj miskomprenas, ke la personaro estas katoj ankaŭ en la originalo. Certaj kritikistoj konsideras ĉi tiun influon kiel difekton de la filmo.
Parenteze, ĉi tiu fabelo havas la epizodon kiu aludas la tragedion de Titanic, kaj hazarde la avo de HOSONO Haruomi, la komponinto de la muziko, postvivis la dronon de la ŝipo kiel vojaĝanto