Nongshim | ||
---|---|---|
농심 | ||
![]() | ||
manĝofaranta firmao vd | ||
Dum | 18-a de septembro 1965 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Shin Chun-ho vd | |
Sidejo | Seulo | |
Lando | Sud-Koreio | |
ISIN-kodo | KR7004370003 | |
TTT | Oficiala retejo | |
Nongshim Co., Ltd. (koree 농심, Nongsim) estas sudkorea manĝaĵa kaj trinkaĵa kompanio kun sidejo en Seulo. Nongshim estis fondita en 1965 sub la nomo Lotte Food Industrial Company. La nomo estis ŝanĝita al Nongshim en 1978.[1]
La nuna emblemo estis publikigita en 1991, kiu prenis la formon de semo.[2] En 2003, la komerco ŝanĝiĝis al holdingo-sistemo kaj fariĝis filio de Nongshim Holdings.
Nongshim estas la plej granda kompanio pri tujaj nudeloj kaj manĝaĵoj en Sud-Koreio. Fine de 2015, Nongshim havis 2,57 duilionojn da gajnoj en aktivaĵoj kaj 2,81 duilionojn gajnis en vendoj.[3] Ĝi administras 11 fabrikojn tutmonde, havas filiojn en Koreio[4][5] kaj eksterlande, kaj funkcias en pli ol 100 landoj.