Nora Arnezeder | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Nora Arnezeder | |||||
Naskonomo | Nora Uriella Marie Arnezeder | ||||
Naskiĝo | la 8-an de majo 1989 en Parizo, Francio | ||||
Etno | aŝkenazo • Sefardoj • Mizraĥoj • aŭstroj vd | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Cours Florent vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida aktoro filmaktoro kantisto modelo vd | ||||
Aktiva dum | 2006– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Pluaj premioj | 2009 - plej bona nova aktorino de la jaro – festivalo Femmes en Or de Courchevel
2009 - premio Lumière (plej bona nova aktorino) por Faubourg 36 2009 - trofeo Jeunes Talents ("junaj talentoj") 2009 - premio Etoile d’or ("ora stelo", plej bona nova aktorino) por Faubourg 36 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nora ARNEZEDER (naskiĝis en Parizo la 8-an de majo 1989, estas franca aktorino kaj kantistino. Ŝia patro, aŭstro, kaj ŝia patrino, egiptia judino,[1], renkontiĝis en Balio. En aĝo de 2 jaroj, ŝi forlasis Parizon kun siaj gepatroj por vivi en Aix-en-Provence. En la aĝo de 15 jaroj ŝi forlasis Francion, por unu jaron vivi en Balio.
Post reveno al Parizo, ŝi prenis kursojn pri dancado kaj kantado en la Akademio Internacia de Dancado kaj Teatro en Cabriès en la sudfrancia departemento Bouches-du-Rhône, kun Myrtille Buttner. Post pluraj staĝoj pri komediado en la aktora lernejo Cours Florent en Parizo, ŝi aperis en la fantasta filmo Les Deux mondes ("la du mondoj") de Daniel Cohen (2007) kaj en la televidaj serioj R.I.S. Police Scientifique kaj Commissaire Valence.
En 2008, ŝi havis sian unuan grandan rolon en la muzika kineja filmo Faubourg 36 de Christophe Barratier, kie ŝi ankaŭ elstaris kiel soloa kantistino. En 2009, Nora Arnezeder iĝis la ina personigo de la parfumo Idylle de la firmao Guerlain kaj en filmeta varbaĵo kantis sian interpreton de la kanzono Singin' in the Rain[2],[3]. Ŝi krome preparis kanzonan albumon kaj estis la voĉo de Katia en la animacia filmo Louis la Chance.