Norbert Leser | |||||
---|---|---|---|---|---|
Norbert Leser, pentraĵo de Ernst Bader 1987
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de majo 1933 en Oberwart | ||||
Morto | 31-an de decembro 2014 (81-jaraĝa) en Eisenstadt | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aŭtoro universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Norbert LESER (naskiĝinta la 31-an de majo 1933 en Oberwart, mortinta la 31-an de decembro 2014 en Eisenstadt[1]) estis aŭstra juristo kaj socia filozofo kiu famiĝis okupiĝanta kritike pri la socialdemokratio en Aŭstrujo.
Estante nevo de la ministroprezidanto de la federacia lando Burgenlando li studis jursciencojn kaj sociologion ĉe la Universitato de Vieno. Doktoriĝo sukcesis en 1958. La habilitiĝo pri filozofiaj jura kaj ŝtata estis en 1969 ĉe la Universitato de Graz. Poste li estis inter 1971 kaj 1980 katedestro pri politika scienco ĉe la Salcburga universitato. Inter 1980 ĝis emeritiĝo en 2001 li profesoris pri socifilozofio Viene. Ekde 1984 Leser estris la instituton de Ludwig-Boltzmann]-Societo pri nuntempaj homaj sciencoj de Aŭstrujo.
Krome Leser membris ĉe PEN-klubo de Aŭstrujo.
Famo de Leser venis danke al lia kritikega priesploro de socialdemokratio en sia patrujo kaj de Aŭstromarksismo. Lia habilitiĝskribaĵo tiurilate Zwischen Reformismus und Bolschewismus taksiĝas kaj nun fundamenta verko. Alia volego de li estis la alproksimiĝo inter socialdemokratio kaj kristanismo kio aparte en Austrujo tiklis pro historiaj kaŭzoj.
Leser verkis kaj eldonis multajn librojn kaj faris eseojn en periodaĵoj kaj por kolektoj. Lian filozofian skribitaron konsistigas laboraĵoj pri la historio de politikaj ideoj, nuntempa historio, filozofioj jura kaj ŝtata, marksismo, socialdemokratio, kristanismo kaj katolikismo, teodiceo ktp.
Pri la interdisciplina bunteco kaj larĝeco de verkaro lia kaj pri la fascina personeco de Leser mem legeblas en la festoskribaĵo de la frua asistanto Erwin Bader: al ĝi kontribuis 38 elstaraj fakuloj el 16 fakbranĉoj kaj 14 universitatoj el diversaj landoj.
La tombo de Leser estas en Hietzing, la 13-a urbodistrikto de Vieno.[2]