Nord-Saskaĉevano | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 287 km |
Akvokolekta areo | 122 800 km² |
Averaĝa trafluo | 238 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 080 m |
- Koordinatoj | 52° 9′ 22″ N, 117° 10′ 54″ U (mapo)52.156111111111-117.18166666667 |
Enfluejo | Saskaĉevano |
- Alteco | 380 m |
- Koordinatoj | 53° 14′ 7″ N, 105° 4′ 58″ U (mapo)53.235277777778-105.08277777778 |
Altecodiferenco | 1 700 m |
Geografio | |
Alfluantoj | glaĉero Saskaĉevano en la Roka Montaro |
Kategorio:Riveroj en Saskaĉevano | |
La rivero Nord-Saskaĉevano (anglalingve North Saskatchewan River, france Rivière Saskatchewan Nord) estas grava rivero en la okcidenta parto de Kanado, sume 1287 kilometrojn longa. Ĝi fontas en la Roka Montaro, fluas direkte al oriento, tra la kanada provinco Alberto ĝis la centra parto de Saskaĉevano. Tie ĝi unuiĝas kun la rivero Sud-Saskaĉevano por konsistigi la riveron Saskaĉevano, kiu poste enfluas en la lagon Vinipegon. Kun la rivero Sud-Saskaĉevano, la akvokolekta areo de la du riveroj kovras plimulton de la ebenaĵaj regionoj de mez-Kanado, kaj eĉ atingas pli okcidente la nordan Montanon en Usono.
Interalie, la rivero pasas la urbon Edmontono, la ĉefurbo de la kanada provinco Alberto. Historie ĝi havis gravan rolon en la homa setligo de la kanada okcidento.