Norda Kimrio | ||
---|---|---|
regiono, statistika regiono [+] | ||
Lando | Kimrio | |
Regiono | Norda Kimrio | |
- koordinatoj | 52° 56′ 13″ N, 3° 39′ 32″ U (mapo)52.937-3.659Koordinatoj: 52° 56′ 13″ N, 3° 39′ 32″ U (mapo) | |
Norda Kimrio | ||
Norda Kimrio (ankaŭ Nordkimrio, kimre Gogledd Cymru, angle North Wales) estas la nomo de regiono en Kimrio. Ĝi esence kovras la historian domajnon de la mezepoka Regno de Gwynedd en Nord Kimrio kaj proksimume egalrilatas al la hodiaŭaj ĉefaj areoj de Wrexham County Borough, Flintshire, Denbighshire, Conwy County Borough, Gwynedd kaj Anglesey [1][2][3].
La elstaraj turismaj vidindaĵoj de Norda Kimrio inkludas la Nacian Parkon Snowdonia, kun la plej alta monto sude de Skotlando, kaj la du ejoj de Monda heredaĵo de Unesko Akvedukto Pontcysyllte kaj la kasteloj kaj remparoj de reĝo Eduardo en Gwynedd. Ĉi-lasta inkluzivas precipe la kastelojn Kastelo Beaumaris, Kastelo Caernarfon , Kastelo Conwy kaj Kastelo Harlech, konstruitaj de Eduardo la 1-a (Anglio) en la 13-a jarcento.