![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Afrotis afraoides Smith, 1831 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Norda nigrotido (laŭ la scienca nomo Afrotis afraoides) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj.[1] Ĝi estas indiĝena de Suda Afriko. Ĝia habitato estas ĉefe malferma herbejo kaj arbustaro.
La Norda nigrotido estis por la unua fojo priskribita en 1831 fare de la skota kuracisto, esploristo kaj zoologo Andrew Smith, kiu donis al ĝi la specian nomon "afraoides". Li metis ĝin en la genron Eupodotis, kie ĝi estis unu el du specioj, dum la alia estis la Nigra otido (Eupodotis afra). En 1993, Dowsett kaj Forbes-Watson listigis ĝin kiel subspecio de E. afra, dum Sibley kaj Monroe (1990 kaj 1993) retenis ĝin kiel apartan specion. Poste, en 2014, del Hoyo kaj Collar transigis ambaŭ speciojn al la genro Afrotis.[2]
La plumaro de la masklo havas regule aranĝitan nigrablankan striecon en la dorso kaj flugiloj, dum la kapo, kolo kaj subaj partoj estas nigraj. La ino havas la kapon, kolon, bruston kaj suprajn partojn striecajn aŭ kvadratecjan nigre kaj sablokolore, dum la ventro estas nigra. La primaraj plumoj estas plejparte blankaj, kio distingas tiun specion de la nigra otido en kiu ili estas nigraj. Kaj la ino kaj la masklo havas ruĝajn bekojn kaj brilflavajn krurojn.[3]
La norda nigrotido troviĝas en Namibio, Bocvano, Lesoto kaj norda Sudafriko, do en teritorio pli norda ol tiu de la Nigra otido, kio pravigas la epiteton de norda.[4] Ilia habitato estas herbejo, kun herboj de ĝis unu metro altaj, herbejaj dunoj, duonarida arbustaro kaj malferma makiso.[3]
La norda nigrotido estas ĉefe grundoloĝanta birdo, sed ĝi foje ekflugas se estas ĝenita, kaj la masklo elsendas laŭtan, raŭkan "kraark, kraark". La masklo ofte forkuras el entrudulo havante kapon kaj kolon etendita, antaŭ kaŭri, pro kio malfacilas observi lin dume. La ino estas malpli rimarkinda kaj apenaŭ estas vidata. La birdoj manĝas dum marŝado, plukante kaj postkurante insektojn kiel termitoj, formikoj, akridoj kaj skaraboj, same kiel araneoj, iksodoj kaj semojn. Reproduktado okazas en ajna tempo de la jaro. La masklo faras aminduman montradon implikantan subflugojn, gonfladon de blankaj plumoj kaj ritan ĉasadon de aliaj birdoj. Li montriĝas al pluraj inoj sed estas teritoriema, kaj forpelas aliajn masklojn. La nesto estas skrapaĵo surgrunde enhavanta unu aŭ du ovojn.[5]
La International Union for Conservation of Nature taksis la konservostatuson de tiu specioj kiel "Malplej Zorgiga", ĉar temas pri ofte videbla specio kun etendiĝanta teritorio, sen apartaj minacoj identigitaj, kaj la populacio ŝajnas stabila.[2]
|