En kemio la norma stato de sistemo estas tiu stato elektita por referenco laŭ konveno. IUTAK rekomendas uzi tri statojn:
Malgraŭ ke la pli komuna temperaturo konsiderata en norma stato estu 298,15 K, (25 °C). la angla mallongigo STP (Standard Temperature and Pressure), ofte uzata por raporti gasajn volumenojn, referas al norma temperaturo 273,15 K (0 °C) kaj norma premo 100 000 Pa.[2]; notu tamen ke pri fluometroj ĝi ofte referas al temperaturo 298,15 K, (25 °C).
Por specifa substanco, la norma stato estas la referenco por ĝiaj termodinamikaj atributoj, ekzemple entalpio, entropio, libera energio de Gibbs kaj multaj aliaj. La norma entalpiŝanĝo de formiĝo por specifa elemento en ties norma stato estas 0.
Ĝis 1982 IUTAK rekomendis ke oni uzu kiel norman premon 101,325 kPa (1 atmosfero).
Diversaj industrioj uzas aliajn referencajn statojn. La elekto estas arbitra, kaj oni emas uzi tion kiu estas konvena.