La folioj estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La frukto estas malgranda, platigita aŭ triangulanukso, enŝlosita en kupuloj kiuj entenas 2-7 nuksojn.
Multaj individuoj estas ekstreme maljunaj, kaj iam oni kredis ke iuj populacioj ne kapablis reproduktadon en nuntempaj cirkonstancoj sur la lokoj kie ili kreskadas, krom per radikaj ŝosoj (neseksa reproduktado), estante relikvaarbaro el pli malvarma estinteco. Ekde tiam estas pruvita ke seksa reproduktado povas okazi [1], sed disvastiĝo en malvarmetaj, izolitaj alt-altitudaj medioj je mezvarmaj kaj tropikaj latitudoj konformas al teorio ke la specio pli abundis dum pli malvarmeta pasinteco [2].
En la pasinteco la genro estis konsiderata troviĝi en la familio de la fagacoj, sed sciencaj esploradoj estas pruvintaj ke ĝi estas genetike diferenca, kaj nuntempe ĝi estas inkludata en sia propra familio, la Nothofagaceae aŭ notofagacoj.
La genro estas klasifikita laŭ la sekvantaj sekcioj [3] :
La modelo de distribuo ĉirkaŭ la Pacifika Rando (angle : Pacific Rim) sugestas ke la disvastiĝo de la genro datiĝas de la epoko kiam Antarkto, Aŭstralio kaj Sudameriko estis ligitaj kiel kolektiva teramaso nomata Gondvano[4].
En Sudameriko la norda genrolimito situas apud Nacia Parko La Campana kaj la Montoj de Vizcachas en la centra parto de Ĉilio.[5].
angle Li, H.M. and Z.K. Zhou 2007 : Fossil nothofagaceous leaves from the Eocene of western Antarctica and their bearing on the origin, dispersal and systematics of Nothofagus. Science in China. 50(10): 1525-1535.