Nothura estas genro de birdoj de la familio tinamedoj. Tiu genro enhavas kvin membrojn de tiu birdogrupo el Sudameriko.
Tinamoj estas paleognatoj rilataj al la neflugaj Strutoformaj. Ili estas probable proksimaj laŭ aspekto al la flugantaj prauloj de la Strutoformaj.[1]
Ĝi estas la tipa genro kiu nomigas la subfamilion Noturenoj Nothurinae.
La specioj en taksonomia ordo estas la jenaj:
- Nothura boraquira, Blankventra noturo, loĝanta en nordorienta kaj centra Brazilo, orienta Bolivio, kaj nordorienta Paragvajo[2]
- Nothura minor, Eta noturo, loĝanta en interna sudorienta Brazilo[2]
- Nothura darwinii, Darvina noturo, loĝanta en suda Peruo, okcidenta Bolivio, kaj suda kaj okcidenta Argentino[2]
- Nothura darwinii darwinii loĝanta en sudcentra Argentino[2]
- Nothura darwinii peruviana loĝanta en suda Peruo[2]
- Nothura darwinii agassizii loĝanta en sudorienta Peruo kaj okcidenta Bolivio[2]
- Nothura darwinii boliviana loĝanta en okcidenta Bolivio[2]
- Nothura darwinii salvadorii loĝanta en okcidenta Argentino[2]
- Nothura maculosa, Makulnoturo, loĝanta en Argentino, Paragvajo, Urugvajo, orienta kaj suda Brazilo[2]
- Nothura chacoensis, Ĉaka noturo, loĝanta en nordokcidenta Paragvajo kaj norda centra Argentino[2]
- ↑ Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 Clements, S. J. J. F. (2008)
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Nothura". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
- ITIS