Nouziers | |
---|---|
![]() Malaktiviĝinta hotelo
| |
komunumo en Francio ![]() | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | ![]() |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Châtelus-Malvaleix |
INSEE kodo | 23148 [+] |
Poŝtkodo | 23350 |
Kodo laŭ INSEE | 23148 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Louis Escolier 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 247 (2 006) |
Loĝdenso | 16 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°25′21″N 1°57′31″O / 46.4225°N, 1.95861°O (mapo) Koordinatoj: 46°25′21″N 1°57′31″O / 46.4225°N, 1.95861°O (mapo) |
Alto | 342 m - 466 m |
Areo | 14,33 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
![]() | |
46° 25′ 21″ Nordo 1° 57′ 31″ Oriento / 46.4225 °N, 1.95861111111 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
![]() | |
Nouziers estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 247 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Ĝi estas la plej norda komunumo de la regiono Limoĝio.
Nouziers etendiĝas sur 14,33 km², kaj havis 247 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Nouziers situas je alteco de 466 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Nouziers apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Louis Escolier, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La preĝejo de Nouziers estas romanikstila kaj datiĝas de la fino de la 11-a jarcento.
Nouziers apartenas al la kantono de Châtelus-Malvaleix, kies ĉefurbo estas Châtelus-Malvaleix. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.