Nova Universitato de Lisbono | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() Rektorejo
| ||
universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | ||
moto | Omnis Civitas Contra Se Divisa Non Stabit Ĉiu ŝtato dividita kontraŭ si ne staros | |
Informoj | ||
fondodato | 1973 | |
Geografia situo | 38° 44′ 1″ N, 9° 9′ 37″ U (mapo)38.7336-9.16028Koordinatoj: 38° 44′ 1″ N, 9° 9′ 37″ U (mapo) | |
lando | Portugalio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
| ||
| ||
La Nova Universitato de Lisbono (portugale Universidade Nova de Lisboa, univɨsi'dad(ɨ) 'nɔvɐ dɨ liʒ'boɐ, akronime UNL, populare konata kiel "a Nova" (La Nova), aŭ simple NOVA) estas publika universitato en Lisbono. Fondita en 1973, ĝi estas la plej nova el la publikaj altlernejoj, kio estas eksplicite emfazita per la nomo.
En 2018, ĝi havis proksimume 19 000 studentojn, 1 750 profesorojn kaj kunlaborantojn disigitajn tra kvin fakultatoj, tri institutoj kaj lernejoj, ofertante diversajn kursojn en malsamaj scifakoj.
La rektorejo kaj pluraj unuoj de la UNL estas instalitaj sur kampuso kaj aliaj konstruaĵoj situantaj en la municipoj de Lisbono, Almada kaj Oeiras. La Monte de Caparica kampuso, en la municipo de Almada, kie la fakultato de scienco kaj teknologio situas, estas unu el la plej grandaj kampusoj en Eŭropo.
En 2014, La QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj taksis NOVA kiel unu el plej bonaj universitatoj de la mondo estanta rangita nombron 312 en la mondo.[1] NOVA estas la ununura portugala universitato en la QSa Supro 50 sub 50-jaraĝaj rangotabelo, atinginte ĉi tiun pozicion por la tria jaro en kontinuo [2].