Novorleana bluso, en angla New Orleans blues, estas subĝenro de blusa muziko kaj variaĵo de Luiziana bluso kiu disvolviĝis en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj en kaj ĉirkaŭ la urbo Novorleano, enradikiĝinte en la riĉaj blusradikoj de la urbo el antaŭaj generacioj. Forte influita de ĵazo kaj enhavinte influojn el Karibio, en ĝi dominas piano kaj saksofono sed ĝi produktis ankaŭ gravajn gitaristojn de bluso. Ĉefaj figuroj de tiu genro estas Professor Longhair kaj Guitar Slim, ambaŭ el kiuj produktis gravajn sukcesojn de regiona, ritmenblusa kaj eĉ ĉeftendencaj muzikoj.
Kiel stilo, Novorleana bluso estis ĉefe produktita per piano kaj korno, akcelite de ritmoj el Karibio kaj el Diksilando. Ĝi estas ĝenerale laŭenhave mojosa sen konsidero al la pritraktata temo. Voĉoj ganas el susura kantetado al plenĝorĝa gospela kriado.[1]