Nové Hamry | |||
germane Neuhammer bei Karlsbad | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nové Hamry | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary | ||
Administra municipo | Nejdek | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Rivero | Rolava | ||
Situo | Nové Hamry | ||
- alteco | 693 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 22′ 54″ N 12° 42′ 29″ O / 50.38167 °N, 12.70806 °O (mapo) | ||
Areo | 25,11 km² (2 511 ha) | ||
Loĝantaro | 358 (2024) | ||
Denseco | 14,26 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1654 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 362 24 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0412 | ||
NUTS 5 | CZ0412 506494 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Nové Hamry | |||
Retpaĝo: www.novehamry.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Nové Hamry, iama minej-urbo en Ĉeĥio, troviĝas en belega angulo de Ercmontaro - meze de arbarriĉaj deklivoj. Tiu ĉi origine minista kolonio post la dua mondmilito apartenis al proksima urbo Nejdek, sed nun estas denove memstara municipo. Vivas ĉi tie 358 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Eibenstock, Johanngeorgenstadt, Potůčky, Pernink, Nejdek, Horní Blatná, Vysoká Pec kaj Přebuz.
De la urbo Nejdek estas ĉi tien distanco 6 km norden kaj de tie al la alia ercmontara centro, por multaj certe jam konata - al urbo Pernink estas la distanco 5 km.
La municipo troviĝas en supermara alto de 690 m ĝis 850 m. Ĝin fondis en la 15-a jarcento ministoj, kiuj tiam tie ĉi ekspluatis stanon kaj fer-ercon.
En Ercmontaro estas multaj montoj, arbaraj deklivoj, multaj centroj historiaj ... kaj nuntempe ĉi tie estas centroj de ripozo, centroj de vintraj sportoj, multaj belegaj valoj, kie oni povas trovi kvieton, silenton, refreŝiĝon. Nové Hamry estas unu el multaj ercmontaraj centroj, kiu somere kaj ankaŭ vintre servas kiel ripozloko por laboruloj; sed ankaŭ por unuopuloj. Montaraj kabanoj kaj dometoj estas ĉi tie kvazaŭ disŝutitaj sur la deklivoj de kelkaj montoj: Monto de Pernink (Perninský vrch, alta 996 m), Monto Tisovský (Tisovský vrch, alta 977 m) kaj Monto Borový (Borový vrch, alta 925 m). La urbeton ĉirkaŭas apud la menciitaj ankaŭ aliaj montoj: Rudenský Špičák (926 m), Monteto Chaloupecký (899 m), Monteto Vysoký (882 m), Monteto Dvorský (839 m).
Tra la urbeto fluas montara rivereto Rolava, kiu trafluas urbojn Nejdek, Nová Role, Stará Role kaj finas sian vojon en Karlovy Vary, kie ĝi enfluas en la riveron Ohře.
En Nové Hamry kaj en ĉirkaŭaĵo estas bonaj skiterenoj. Vintro estas kutime en Ercmontaro sufiĉe longa kaj abundas per neĝo.
El la tuta urbeto estas rimarkinda la preĝejo de Sankta Johano de Nepomuk, konstruita en la jaro 1789. Ĝi estas tipa ekzemplo de malfrua barokstilo de karlovara regiono.
En la urbeton oni povas veturi per vagonaro sur la fervojo el Karlovy Vary, kiu kondukas ĝis la ĉelima urbeto Potůčky kaj oni povas ankaŭ daŭrigi en Germanion en urbon Johanngeorgenstadt.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 731 |
1880 | 2 849 |
1890 | 2 795 |
1900 | 2 606 |
1910 | 2 916 |
1921 | 2 599 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 784 |
1950 | 483 |
1961 | 624 |
1970 | 462 |
1980 | 316 |
1991 | 260 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 280 |
2014 | 339 |
2016 | 334 |
2017 | 335 |
2018 | 342 |
2019 | 339 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 343 |
2021 | 314 |
2022 | 341 |
2023 | 362 |
2024 | 358 |