Nufenen | |||
---|---|---|---|
montpasejo | |||
Alteco | 2480 m | ||
Geografia situo | CH1903: 672890 / 147732 (mapo)46.4769444444448.3877777777778Koordinatoj: 46° 29′ N, 8° 23′ O; CH1903: 672890 / 147732 (mapo) | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando | ||
Montaro | Alpoj | ||
Akvodislimo inter | Rodano-Tiĉino→Pado | ||
Ligas | Obergoms–Airolo | ||
Infrastrukturo | vojo, poŝtaŭto | ||
Nufenen estas montpasejo en la Valezaj Alpoj, kiu ligas kantonon Valezon kun Tiĉino. La pasejo estas akvodislimo inter la Adriatiko kaj la Ligura Maro.
La pasejkulmino situas sur alteco de 2460 m s.m.. Temas pri la plej alte situanta veturebla pasejkulmino, kiu komplete situas sur svisa teritorio. La maksimuma deklivo de la pasejvojo estas 13 % kaj la pasejvojo havas longon de 37 km. La pasejo estas vintre fermita de oktobro ĝis junio.
La paseja vojo komenciĝas en Ulrichen en la komunumo Obergoms en Kantono Valezo kaj kondukas al la pasejkulmino je alteco de 2460 m s.m.. Sur la kulmino, kiu situas inter la montoj Nufenenstock (kun alto de 2868 m s.m.) kaj Pizzo Gallina (kun alto de 3060 m s.m.), troviĝas lageto, je kies bordo situas restoracio. Ek de la pasejkulmino oni havas norden mirindan belvidon al la impona monto Finsteraarhorn, kiu kun alto de 4217 m s.m. estas la plej alta pinto de la Bernaj Alpoj. Sude videblas la lango de Gries-Glaĉero. Tra la Bederetto-Valo, kie fontas la rivero Tiĉino, oni finfine atingas la finpunkton de la paseja vojo en la komunumo Airolo sude de la Gotardtunelo en la supra parto de la kantono Tiĉino.
La pasejo jam ĉiam estis bone irebla kaj jam en antikva epoko utiligata kiel ligilo inter la kernlando de la romia imperio kaj la Valezo. En romia tempo la vojo tra Grimselo kaj Nufenen servis por la fromaĝeksporto de la provinco Supera Ĝermanio al Romo. En la 18-a jarcento la valzenoj utiligis la Nufenenpasejon kiel alternativon al Sempiono por siaj sal-enportoj el Lombardio.
Malsame al aliaj pasejoj, tra Nufenen ankoraŭ en la mezo de la 20-a jarcento nek vojo, nek ŝoseo, sed nur simpla pado ekzistis. Nur en la jaro 1969 estis malfermita la veturebla vojo.