Návojná estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, en Regiono Zlín. Vivas ĉi tie 689 loĝantoj (2024). Ĝi situas en PPR Blankaj Karpatoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Brumov-Bylnice, Poteč, Nedašov, Nedašova Lhota kaj Valašské Klobouky.
Municipo Návojná, situanta 9 km sudoriente de Valašské Klobouky, estas enirpordego en regionon nomata Závrší. Dum someraj monatoj estas en la municipo je dispozicio baniĝejo kaj proksime estas du refreŝigejaj centrejoj, Královec kaj Vršatecké podhradie – tiu jam troviĝas sur teritorio de Slovakio. Závrší, la etnografian regionon sur nura limo kun Slovakio, kreas vasta pentrinda valo ĉirkaŭ rojo Návojský potok kaj enfalas en ĝin tri municipoj – Návojná, Nedašov kaj Nedašova Lhota. La popolaj kutimoj kaj tradicioj estas ĉi tie senĉese nekutime vivaj. El ĉirkaŭaj montodorsoj estas belegaj vidoj en la tutan valon, sed ankaŭ al la slovaka flanko, kie elstaras monumentala Vršatecké bradlo. Krome por la ĉi tiea regiono tipaj popolaj kutimoj kiel estas paska frapado kaj ĉarumado, nikolaa marŝantaro kun diabloj kaj multaj aliaj.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1503.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 438 |
---|
1880 | 476 |
---|
1890 | 467 |
---|
1900 | 440 |
---|
1910 | 465 |
---|
1921 | 482 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 495 |
---|
1950 | 490 |
---|
1961 | 617 |
---|
1970 | 691 |
---|
1980 | 760 |
---|
1991 | 722 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 720 |
---|
2006 | 707 |
---|
2011 | 734 |
---|
2014 | 728 |
---|
2016 | 739 |
---|
2017 | 736 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2018 | 729 |
---|
2019 | 725 |
---|
2020 | 726 |
---|
2021 | 678 |
---|
2022 | 691 |
---|
2023 | 691 |
---|
- Kastelo en Návojná apartenanta ĝis fino de la dua mondmilito al nobela familio Centner-Manner.
- lignodomoj
- kruco en vilaĝplaco
-
Domo n-ro 4
-
Fervoja haltejo
-
Eksa kastelo
-
Municipa ofico