Nýřany (germane Nürschan, latine Nirane, en loka dialekto Nejřany) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo en Regiono Plzeň. Ĝi situas proksimume 13 km okcidente de Plzeň. Vivas ĉi tie 6 960 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Blatnice, Úherce, Kbelany, Líně, Myslinka, Úlice, Tlučná, Plešnice, Rochlov, Přehýšov kaj Bdeněves.
La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1272 en dokumento de papo Gregorio la 10-a kiel posedaĵo de premonstrata monaĥejo Chotěšov.
Post Munkena interkonsento la urbo estis la 10-an de oktobro 1938 okupita de germana armeo kaj almembrigita al Germanio. Nokte el la 9-a je la 10-a de novembro 1938 estis forbruligita loka sinagogo. La 6-an de majo 1945 liberigis Nýřany la 16-a divizio de la 3-a usona armeo.
- Nýřany
- Doubrava (kunigita kun urbo Nýřany en la jaro 1985)
- Kamenný Újezd (kunigita kun urbo Nýřany en la jaro 1960)
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 176 |
---|
1880 | 5 631 |
---|
1890 | 6 622 |
---|
1900 | 7 219 |
---|
1910 | 7 230 |
---|
1921 | 7 457 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 7 600 |
---|
1950 | 5 424 |
---|
1961 | 5 871 |
---|
1970 | 6 191 |
---|
1980 | 6 419 |
---|
1991 | 7 158 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 6 913 |
---|
2014 | 7 112 |
---|
2016 | 7 080 |
---|
2017 | 6 981 |
---|
2018 | 7 002 |
---|
2019 | 6 975 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 6 996 |
---|
2021 | 6 641 |
---|
2022 | 6 891 |
---|
2023 | 6 935 |
---|
2024 | 6 960 |
---|
- Preĝejo de sankta Prokopio
- Novrenesanca urbodomo el la jaro 1885–1886
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
- Monumento al viktimoj de transporto de morto el aprilo de 1945
Tra la urbo kondukas fervojlinio Plzeň – Furth im Wald.
Partoj de urbo Nýřany (3) |
---|
|
|