Obihiro

Obihiro
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 165 684  (2020) [+]
Loĝdenso 268 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 55′ N, 143° 12′ O (mapo)42.923972222222143.19611111111Koordinatoj: 42° 55′ N, 143° 12′ O (mapo) [+]
Areo 619,34 km² (61 934 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Obihiro (Gubernio Ehime)
Obihiro (Gubernio Ehime)
DEC
Situo de Obihiro
Obihiro (Japanio)
Obihiro (Japanio)
DEC
Situo de Obihiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Obihiro, Hokkaido [+]
vdr

Obihiro (japane 帯広市) estas urbego en subgubernio Tokaĉi (kie ĝi estas ties sidejo), en samnomaj regiono kaj insulo Hokajdo en Japanio. En 2008 Obihiro estis nomumita "modela media urbo" en Japanio.

Ĉefvojo en Obihiro

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 Obihiro havis populacion de 163 084.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Obihiro situas laŭ unu el la plej puraj riveroj de Japanio. Kuŝiro troviĝas 96, Saporo (Japanio) 152, Muroran 194, Aomori (urbo) 310, ĉefurbo Tokio 869 kilometrojn aere laŭ [1].

Ponto en Obihiro

Obihiro estis unue menciita en 1635 kaj loĝigita en 1883, post 3 jaroj oni konstruis la unuan vojon kaj du pontojn. En 1892 la poŝtejo ekfunkciis, en 1905 alvenis la unua trajno. Obihiro estis levita al municipo. Aviadila atako okazis en 1945, post 4 jaroj la universitato ekfunkciis. En 1957 2 vilaĝoj aliĝis al la municipo.

Obihiro estas agrikultura urbego. La ĉefaj kultivaĵoj estas tritikoj, terpomoj, betoj kaj faboj. En la urbo 3 nacie famaj bakaĵfirmaoj situas, krome tie estas signifa sidejo de la armeo.

En Obihiro en universitato okazas la plej altnivela edukado.

Obihiro havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al Hokajdo, krome flughavenon.

Obihiro situas en humida kontinenta klimato (Dfb) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 7 °C kaj varias inter 2-13 °C, inter novembro-marto ofte frostas. La jarpluvo averaĝas 920 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive vintre neĝas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ekstrlandaj ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Bildoj pri Obihiro
Stacidomo
Hotelo
Vendejego
Muzeo
Universitato