Obon (お盆) estas japana budhisma somera festo por honori la praulojn. Estas kutimo havi liberajn tagojn dum ĉi tiu festo,[1] dum kiu homoj revenas al la hejmoj de siaj gepatroj kaj vizitas kaj purigas la tombojn de siaj prauloj. Ĝi inkluzivas danca festivalo nomita bonodori. En la antikva kalendaro, ĝi estos festita la 15-an de la sepa monato, sed de la epoko de Meiji ĝi estas festita la semajnon de la 15-a de Aŭgusto.[2]
La nomo bon (盆) estas mallongigo de la budhisma termino ullambana (盂蘭盆会), en Sanskrito, pendanta la kapon malsupre, kiu simbolas grandan suferon.[3]
La festo devenas de rakonto el la Sutro pri ullambana, kiu rakontas pri la pliaĝula bikŝuo Maŭdgaljajano —unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo—, kiu uzis siajn supernaturajn povojn (abhijñā) por rigardi siajn mortintajn gepatrojn kaj malkovris, ke sia patrino falis en la regnon de la pretaoj.[4] Li klopodis manĝigi ŝin per bovlo da rizo, sed ne eblis, do li demandis al la budho Gotamo kiel li povus liberigi ŝin. La budho indikis al li, ke la oferado de manĝaĵo (鉢和羅飯, rizo de kunvoko) al la bikŝuoj dum kunvoko, kiam ili ĵus finis sian pluvrifuĝon la plenlunan tagon de la sepa monato[noto 1] povas helpi la gepatrojn de la oferanto kaj en tiu ĉi vivo kaj en sep vivoj antaŭe. La plenaĝulo Maŭdgaljajano, farante tion, liberigis sian patrinon kaj li dancis el ĝojo. De tiu danco venas la danco de bonodori.
Dum obon okazas karnavaloj kaj someraj festivaloj lun ldoj kaj manĝaĵo. Homoj kutime surhavas je yukata, someran kimonon.[8]
Familioj tradicie bonvenigis la spiritojn de siaj familianoj per fajro nomita mukaebi kaj adiaŭis ilin per okuribi.[9]