Obón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44792 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 0° 43′ U (mapo)40.904722222222-0.72305555555556Koordinatoj: 40° 54′ N, 0° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 685 m [+] | ||
Areo | 68,384524 km² ( 683 8.4 524 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Obón [+] | |||
Obón [oBON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.
Ĝi estas je 107 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Josa (nordokcidente) kaj Estercuel (sudoriente). Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 649 msm kun maksimuma alto de 1023 msm. La teritorio estas trapasata de la rivero Martín en la montaro de los Moros kiu kunfluas kun la rivero Cabra sude de la akvorezervejo Cueva Foradada.
En la Cueva de los Huesos (Groto de la Ostoj) estas paleontologia kuŝejo kun faŭno de la meza Pleistoceno. Estas tri kompleksoj de orienta surroka pentrarto: El Hocino de Chornas, El Cerrao kaj La Coquinera.
La plej frua mencio de Obón estas de 1177 kiel Ovonciello en teksto referenca al la Komunumo de Teruel kaj ties reloĝado. En 1179 estas alia mencio, jam kiel Ovon, kiam Alfonso la 2-a donas la urbon Alcañiz al la Ordeno de Kalatravo, kun limo en la rivero Martín sed kun Ovon ekster la teritorio kalatrava. En 1247 Obón kaj ĝia kastelo estis donitaj de Jakobo la 1-a de Aragono al Peregrín de Atrosillo. Poste la loko apartenis al Rodrigo Jiménez de Luna, Teresa Sánchez de Huerta kaj Fernando López de Luna, en 1401. Fine, Don Juan López de Luna, filo de Fernando López de Luna, vendis ĝin al Berenguer de Bardaxí ĉirkaŭ la jaro 1420 kaj ekde tiam ĝi apartenis al la familio Bardaxí [bardaĤI].
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Obón kie oni malaltiĝis el 1202 loĝantoj en 1902 ĝis nunaj 32 loĝantoj.
Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, iam safrano), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la kastelo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.