Oinikhol Bobonazarova | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1948 (76-jaraĝa) en Yovon District |
Ŝtataneco | Taĝikio ![]() |
Alma mater | Taĝika Nacia Universitato ![]() |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo juristo ![]() |
Oinikhol Bobonazarova estas taĝika aktivistino[1]. En 1993, ŝi estis arestita kaj kondamnita pro perfido de supozata komplotanta puĉo.[2] Post kiam ŝi pasigis kelkajn monatojn en prizono, ŝi fariĝis konsilisto pri homaj rajtoj en la taĝika oficejo de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Ŝi ankaŭ laboris por la taĝika filio de la Open Society Foundation kaj ekde 2013 ŝi respondecas pri la homrajta grupo “Perspektiva Plus”, kiu zorgas pri la rajtoj de malliberuloj, virinoj kaj taĝikaj labormigrantoj. Ŝi ankaŭ klopodis krei unuan sendependan prizonon en Taĝikio monitorante programon pro tio ke ties prizonoj estis fermitaj al ekstera aliro en 2004[3].
En 2013 ŝi fariĝis la unua virino kiu kandidatiĝis por la prezidentaj balotoj en Taĝikio, sed ŝia kampanjo malsukcesis kolekti sufiĉan nombron da subskriboj por daŭrigi[1][4][5]
En 2014 ŝi estis la unua taĝika virino kiu ricevis la internacian premion de kuraĝa virino[5].