Okot p'Bitek | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de junio 1931 en Gulu | |
Morto | 20-an de julio 1982 (51-jaraĝa) en Kampalo | |
Lingvoj | angla • Acholi vd | |
Ŝtataneco | Ugando vd | |
Alma mater | Universitato de Oksfordo Universitato Aberystwyth Universitato de Bristol vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto universitata instruisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Song of Lawino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Okot p'Bitek' (1931 - la 20-an de julio 1982) estis uganda poeto, instruisto, etnologo kaj verkisto, unu el la gvidaj figuroj en la afrika literaturo. Li ĉefe famiĝis post kiam li tradukis sian poemon 'Wer per Lawino' en la anglan ("Song of Lawino")[1].Temas pri longa poemo pri la lamentoj de kampara afrika virino (Lawino), kies edzo adoptis urban vivstilon kaj kiu deziris ke ĉio okcidentiĝus[2]. Tiu poemo estas konsiderata kiel unu el la cent plej bonaj afrikaj libroj en la 20-a jarcento. En 1953 li verkis sian unuan romanon.
Li studis pedagogion ĉe la Universitato de Bristolo, juron ĉe la Universitato Aberystwyth en Kimrio kaj socian antropologion en Oksfordo, kie li defendis doktoran disertacion pri la tradicia kulturo de la aĉolioj.
Okot trovis afrikajn formojn por sia poezio kaj estis fondinto de la orientafrika kanto-lernejo („East African Song School“) pro ĝiaj radikoj en la tradicia frazologio kaj kantoj.
Li multe faris por la kultura konsciigo de homoj en Ugando. Li multe okupiĝis pri literatura laboro, organizante kulturajn festivalojn, instruis dum iom da tempo en Universitato Makerere kaj estis la direktoro de Nacia Teatro de Ugando.
Ĝis sia morto en 1982 en Kampala, li laboris en diversaj universitatoj kaj instancoj por edukado de afrikanoj.
Komence, liaj verkoj estis verkitaj en la lingvo lwo, kaj poste tradukitaj al la angla.