Oksidigo (aŭ oksidiĝo depende de la vidpunkto (Kemia kaj Scienc-teknika vortaro donas ambaŭ difinojn), oksidigo, elektrontransdono) estas kemia reakcio. Dum tiu procezo la oksidiginda materialo (elektrondonanto) (kemiaĵo) transdonas elektrono(j)n al la oksidiganto (oksigidenzo, elektronakceptanto). Tiu lasta estas per la elektronakcepto reduktita (redukto). Do tiel per la oksidigo estas ĉiam kunligita ankaŭ al unu redukta reakcio. Ambaŭ reakcioj estas konsideritaj kiel partoreakcioj de redoksa reakcio.
La oksidigo signifas ne la neeviteblan transdonon de elektrono kaj tiel la joniĝon de la tuŝita materialo.
La nocio oksidigo estis esprimita de Antoine Lavoisier (1743-1794), kiu per tio volis priskribi la unuiĝon de elementoj kaj kemiajn ligojn kun la elemento oksigeno (Oxygenium), tiel la estiĝon de oksidoj. Pli poste la nocio akiris pli larĝan sencon, kaj aludis ĉiun reakcion, ĉe kiuj hidrogen-atomoj estis alligitaj (malhidrogenigo). Surbaze de la jonteorio kaj de la atommodelo de Bohr, oni povis finfine ĝeneraligi kaj akcepti la oksidigon laŭ elektronteoriaj vidpunktoj. La karakterizaĵo de la procezo estas la elektrontransdono de kemia materialo.
En la originala senco, oksidigo signifis la kemian reakcion de materialo kun oksigeno (igas ĝin oksigena).
Ekz. reagas metalatomo kun oksigen-atomo, oni povas skizi la procezon:
Oksigeno strebas ĉikaze per akcepto de la du elektronoj por konstrui stabilan valentan elektronŝelon kun tute 8 elektronoj (okopa regulo). La metalo povas atingi per transdono de la elektronoj pli stabilan elektronkonfiguron je pli malaltnivela elektronŝelo.
Efektive oksigeno estas molekulo kun du atomoj do kie la priskribo ĉi supre mencias atomojn de oksigeno, vi devas imagi la molekulon jam finditan, kaj ĉar tio kostas energion la energia elmeto de la reago estas malpli alta ol ŝajnus ekde nur la kombinaĵo de la atomoj.
La nocio de oksidigo estis plilarĝita je reakcioj, kiuj okazas la sama kemia principo, ankaŭ se ne partoprenas la reakcion oksigeno. En pli larĝa senco, oksidigo signifas transdonon de elektronoj. Ekzemple en la reakcio de natrio kaj kloro al kuirsalo, la natria atomo transdonas unu elektronon al la klora atomo, tiel la natrio oksidiĝas (estas oksidigita) kaj la kloro reduktiĝas.
Na → Na+ + e−
Cl + e− → Cl−
Na + Cl → Na+ + Cl−
Ĉar la kloro la reakcion alpaŝas ne kiel molekulo, pli precize
2 Na + Cl2 → 2 Na+ + 2 Cl− → 2 NaCl
Ĉe la oksidigo kreskas la oksidiga numero (Na0 → Na+I).
Oni difinas en la biologio la oksidigon kiel "Transdonon de hidrogeno". Ĉe multaj biokemiaj procezoj en la ĉelo, ekz. ĉe glikolizo, la organikaj ligoj de la hidrogenatomoj "ŝiriĝas" per certaj koenzimoj (NAD, NADP, FAD)