Okuletpunto

Ekzemplo de okuletpunta pinokonuso-ŝablona kolumo.
Malmodernaj okuletpuntaj navedoj el la frua dudeka jarcento.

Okuletpunto, knotopuntointerteksado estas tekniko manmeti precipe daŭreman punton, kiu konstruiĝas per serio de knotoj kaj seĝoknotoj[1]. Oni povas uzi okuletpunton produkti puntborderon same kiel ornamtuketojn, kolumojn kaj aliajn dekoraciajn pecojn. La punto formiĝas per ŝablono de ringoj kaj fadenkatenoj formitaj de bovjunga knotaroduonknotaro, nomitaj duoblokudrerojn, super kerna fadeno. Oni povas postlasi spacojn inter la kudreroj por formi trapikojnpikotojn (el la franca vorto picot), kiuj uziĝas por praktika tekstilkonstruo, same kiel por ornamaĵo.

Okuletpunto datrilatas al la frua 19-a jarcento[2]. La esprimo por okuletpunto en la plejmulto da eŭropaj lingvoj estas derivita de la franca vorto frivolité, kio rilatas al la sole dekoracia naturo de la tekstiloj, kiujn tiu ĉi tekniko produktas. La tekniko evoluiĝis imiti kudropuntaĵon[3].

En la germana lingvo, okuletpunto kutime nomiĝas laŭ la itale-derivita vorto Occhi aŭ la germana Schiffchenarbeit, kio signifas "laboron de la boateto," rilatante al la boatforma fadengvidilo aŭ navedo, kaj en la itala lingvo, okuletpunto nomiĝas chiacchierino (prononcata kiel "kiakierino"), kio signifas "babilema"[4].

Tekniko kaj materialoj

[redakti | redakti fonton]
Pli nova speco de navedo kun kroĉetilo.
[redakti | redakti fonton]

Okuletpuntado kun navedo estas la plej frua metodo krei interteksitan punton. La navedo faciligas okuletpunton, tenante etendon de volvita fadeno kaj gvidante ĝin tra seĝoknotoj por igi la necesajn knotojn. Historie, ĝi estas metala aŭ ebura pintovala formo malpli ol 75 mm longa, sed navedoj produktiĝis en diversaj formoj kaj materialoj. La navedoj ofte havas punkton aŭ hokon sur unu fino por helpi konstruai la puntaĵo. Antikvaj kaj unikaj navedoj fariĝis tre dezirataj de kolektantoj - eĉ de tiuj, kiuj ne interteksas.

Por fari la punton, la okuletpuntisto vindas la fadenon ĉirkaŭ unu mano kaj manipulas la navedon per la alia mano, sen aliaj iloj, kvankam kroĉetilo povas necesiĝi se la navedo ne havas pinton aŭ hokon.

Kudrilokuletpunto

[redakti | redakti fonton]
Kudrilokuletpunto en progreso montras finitan, fermitan ringon de kvin duoblokudreraj segmentoj kun trapikaj maŝoj inter ĉiu segmento. Alia nefinita seĝoknoto ankoraŭ estas sur la kudrilo.

Oni povas simuli tradicia navedokuletpunto per uzi okuletpuntan aŭ pupan kudrilon anstataŭ navedo. Du bazaj teknikoj taŭgas por kudrilokuletpunto. En la pli vaste disvastigita tekniko, duobla fadeno trapasas la kudrerojn. La rezulto similas navedokuletpunton sed estas iomete pli dika kaj malpli fiksa. La dua tekniko aproksimas navedokuletpunton, ĉar unuopa fadeno trapasas la kudrerojn.

Kudrilokuletpunto originis dum la frua dudeka jarcento sed ne iĝis populara ĝis multe pli poste. Okuletpunta kudrilo estas longa, malakra ilo, kiu ne ŝanĝas dikecon ĉe la okulo de la kudrilo. La kudrilo devas egali la dikecon de la elektita fadeno. Anstataŭe ol vindi la navedon, oni tredas etendon de fadeno tra la kudrilon. Por labori kun dua koloro, dua kudrilo uziĝas. Kvankam kudrilokuletpunto aspektas kiel navedokuletpunto, la strukturo malsamas, kaj ĝi estas iomete pli dika kaj pli loza, ĉar kaj la kudrilo kaj la fadeno devas trapasi la kudrerojn. Tamen, la Viktoriana pinglokuletpunto funkciis kiel okuletpunta kudrilo. Krome, Florence Hartley, en The Ladies' Hand Book of Fancy and Ornamental Work (1859) aludas la uzon de okuletpunta kudrilo, do ĝi devis origini antaŭ la mezdeknaŭa jarcento.

En la malfrua dudeka jarcento, okuletpuntaj kudriloj komerce havebliĝis en gamo da grandecoj, ekde fingruma fadeno ĝis la tre maldika "grandeco 80" okuletpunta fadeno. Malmultaj ŝablonoj specife intenciĝas pri kudrilokuletpunto, kvankam iuj navedokuletpuntaj ŝablonoj povas uziĝi sen modifo. Nuntempe, du fabrikantoj faras okuletpuntajn kudrilojn.

Kroĉokuletpunto

[redakti | redakti fonton]

Croĉokuletpunto kombinas kudrilokuletpunton kun kroĉetado. La kroĉokuletpuntilo estas okuletpunta kudrilo kun kroĉetilo ĉe la fino.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Free Dictionary (angle). Alirita 2012-05-23.
  2. Pam Palmer, Tatting, Shire Publications, 2000. Alirdato=2012-05-23
  3. BEETON, Isabella. Beeton's Book of Needlework (angle). Chancellor Press (1870). Alirita 2007-12-25.
  4. Tatting supplies and history (Okuletpunto kaj historio) (angle). Navarro River Knits. Arkivita el la originalo je 2012-05-25. Alirita 2012-05-23.

Vide ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Tatted Treasures Arkivigite je 2015-05-25 per la retarkivo Wayback Machine — retejo, kiu instruas okuletpunton tra kelkaj tekstoj, vidaĵoj kaj bildoj angle