![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oliveira de Azeméis (stacidomo). |
Oliveira de Azeméis | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3720 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 68 611 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 426 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 50′ N, 8° 29′ U (mapo)40.833333333333-8.4833333333333Koordinatoj: 40° 50′ N, 8° 29′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 161,1 km² (16 110 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Oliveira de Azeméis estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Metropola Areo de Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 12 000 loĝantoj.
Ĝi estas la sidejo de municipo Oliveira de Azeméis kun areo de 161,10 km² kaj 66 175 loĝantoj (2021), subdividita en dek du fregezioj. La municipo limas nordoriente kun la municipo Arouca, oriente kun Vale de Cambra kaj Sever do Vouga, sude kun Albergaria-a-Velha, okcidente kun Estarreja kaj Ovar kaj nordokcidente kun Santa Maria da Feira kaj São João da Madeira.
La fregezioj de Oliveira de Azeméis estas jenaj:
Estis loĝado jam el la prahistorio.
De grava historia pasinteco estas la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj kelkaj nobelaj domoj, en unu el kiuj proksime de la preĝejo gastis la reĝo Petro la 5-a de Portugalio, survoje tra Norda Portugalio (nuntempe la Domo de la familio Albuquerque). Alia grava okazaĵo estis la konstruado de la Sanktejo kaj Parko de Nossa Senhora de La Salette, monumenta kaj natura frava lplp.
En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj tiukadre jam oni estis kreinta la nunan municipon Oliveira de Azeméis, en la regado de Dona Maria la 1-a, en 1799; kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. Oliveira de Azeméis estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 16an de majo 1984. Oliveira de Azeméis estas laŭ la leĝo nº 46/2008, parto de la Metropola Areo de Porto. Por statistikaj celoj, el la fino de 2014, Oliveira de Azeméis ĉesis integri la NUT III Entre Douro e Vouga (kiu ĉesis ekzisti), por integriĝi en la nova NUT III Área Metropolitana do Porto.