Olmeda de Cobeta | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19444 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 61 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 2° 11′ U (mapo)40.860555555556-2.1811111111111Koordinatoj: 40° 52′ N, 2° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 147 m [+] | ||
Areo | 39 km² (3 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olmeda de Cobeta [+] | |||
Olmeda de Cobeta [olMEda dekoBEta] ("ulmejo de C.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 61 loĝantoj sur areo de 39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas olmedanos respektive olmedanas.
Olmeda de Cobeta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1147 m super la marnivelo apud la Natura Parko Alta Taĵo; je 118 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°51′38″N 2°10′52″Ok. Najbaras la municipoj Ablanque, Cobeta, Zaorejas kaj Huertahernando.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 71, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Olmeda de Cobeta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Olmeda de Cobeta kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 61 en 2023. Kristana patrono de la municipo estas la sankta Georgo.
Agrikulturo (kikeroj, tomatoj, kukurboj, fazeoloj kaj tritiko), forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: estas abunda flaŭro de juglandarboj, ulmoj, pinoj kaj juniperoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas Monaĥejo de Sankta Maria de Buenafuente de Sistal kaj la preĝejo de Sankta Maria Magdala kun ŝtontajlistaj markoj.