Opština Novaci

Opština Novaci
Komunumo de Nord-Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono Pelagona regiono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 648  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 21° 27′ O (mapo)41.0421.45Koordinatoj: 41° 2′ N, 21° 27′ O (mapo) [+]
Alto 576 m [+]
Areo 753,53 km² (75 353 ha) [+]
Opština Novaci (Nord-Makedonio)
Opština Novaci (Nord-Makedonio)
DEC
Situo de Opština Novaci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novaci Municipality [+]
vdr

Opština Novaci estas unu el 80 komunumoj en norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 2 648 homoj[1][2] sur areo de 753,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Novaci.

Loko, priskribo

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la sudokcidenta parto de la ŝtato en la Pelagona regiono. Ĝia suma areo estas 753,53 km².

REK Bitola - Opština Novaci
Opština Novaci - vilaĝoj

La rivero Černá Řeka, "nigra rivero", fluas tra la teritorio de la komunumo proksimume en la direkto de sudokcidento al nordoriento. La alteco en la rivera valo estas ĉirkaŭ 420 - 600 m. Nordokcidente de la rivero ĝi atingas ĉirkaŭ 1100 m, sed en la sudoriento ĉe la limo kun Grekio estas pli ol 2500 m.

En la centra parto de la komunumo estas granda karba baseno Suvodol. En la okcidenta parto estas la energicentralo REK "Bitola".

La komunumo konsistas el entute 41 vilaĝoj:

Novaci, Armatuš, Baldovenci, Bač, Biljanik, Brod, Budimirci, Brnik, Veleselo, Vranevci, Germijan, Gneotino, Gnileš, Gornji Aglarci, Gradešnica, Grumaz, Gruništa, Dalbegovci, Dobroveni, Dobromir, Donji Aglarci, Donje Orehovo, Živojno, Zović, Iveni, Makovo, Meglenci, Novo Selo, Orle, Paralovo, Petalino, Polog, Rapeš, Ribarci, Skočivir, Slivica, Sović, Staravina, Suvi Dol, Tepavci.

Najbaraj municipoj estas:

Opština Prilep en la nordo, Opština Mogila en la nordokcidento kaj Opština Bitola en la okcidento. Ĉe la orienta ĝis suda rando pasas la ŝtata limo kun Grekio.

Ĉirkaŭ Opština Novaci
Mogila Prilep Prilep
Bitola Opština Novaci  Grekio
Bitola  Grekio  Grekio

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 3 549 homoj.

El la suma nombro estis 3.393 makedonoj (98,34 %).

Laŭ religio: 3.495 ortodoksaj kristanoj (98,48 %).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Новаци en la makedona Vikipedio.