Opatovice nad Labem | |||
germane Opatowitz | |||
municipo | |||
Urbodomo en Opatovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Opatovice nad Labem | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Konata loko | Monaĥejo Opatovice | ||
Riveroj | Elbo, Opatovický kanál | ||
Situo | Opatovice nad Labem | ||
- alteco | 225 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 08′ 52″ N 15° 47′ 21″ O / 50.14778 °N, 15.78917 °O (mapo) | ||
Areo | 12,01 km² (1 201 ha) | ||
Loĝantaro | 2 837 (2024) | ||
Denseco | 236,22 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1073 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 45 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575429 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Opatovice nad Labem | |||
Retpaĝo: www.opatovice-nad-labem.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Opatovice nad Labem troviĝas 8 kilometrojn de Pardubice en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Komune kun vilaĝo Pohřebačka ĝi nun kreas unu administran kompleton kun 2 837 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec Králové, Vysoká nad Labem, Bukovina nad Labem, Čeperka, Hrobice kaj Libišany.
Unua noto aperas en fonda dokumento de benedikta monaĥejo en Opatovice en la jaro 1073. Arĥeologiaj trovaĵoj kaj esploroj dum pasintaj jardekoj atestas, ke tie ĉi estis setlejoj de slavaj gentoj eĉ antaŭe.
Danke al la ĉeĥa reĝo Vratislav la 2-a venis kaj akiris terpecon sur la dekstra bordo de la rivero Labe Elbo monaĥoj de la benediktana ordeno. Surloke fondita monaĥejo estis laŭvice la sepa en Ĉeĥio. La plej elstara reprezentanto estis abato Neplach, emisaro de la imperiestro Karolo la 4-a.
La monaĥejo iĝis grava ekonomia centro de la regiono. Ekestis novaj konstruaĵoj – kanalo de Opatovice objektoj por mastrumado –ekzemple fiŝlagoj, bienegoj. Dum husana epoko estis la monaĥejo en la jaro 1421 totale detruita kaj neniam renovigita. La monaĥoj sukcesis fuĝi en Pollandon. Precizan lokon oni povas nur taksadi ĉe muelejo de sinjoro Morávek.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 027 |
1880 | 1 328 |
1890 | 1 264 |
1900 | 1 592 |
1910 | 1 624 |
1921 | 1 498 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 856 |
1950 | 1 570 |
1961 | 1 943 |
1970 | 1 967 |
1980 | 2 072 |
1991 | 1 951 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 180 |
2014 | 2 502 |
2016 | 2 531 |
2017 | 2 524 |
2018 | 2 556 |
2019 | 2 585 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 598 |
2021 | 2 786 |
2022 | 2 652 |
2023 | 2 788 |
2024 | 2 837 |
Dominanto de la vilaĝo, origine el la dua duono de la 13-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1421. La preĝejo estas ununava kun kvadrata presbiterejo. La preĝejturon ornamas gotika ŝtona pinta piramido kun pinaklo.
En la jaro 2009 estis malfermita la plej granda en meza Eŭropo, trietaĝa aŭtostrada vojkruciĝo.
Proksime de Opatovice nad Labem produktas elektroenergion granda vaporelektrejo, pere de granda tubaro ĝi provizas per hejtado-mediumo urbojn Pardubice kaj Hradec Králové. El Opatovický kanál, per nova kanalo estas la elektrejo provizata per akvo.
Ĉe riverkluzo de la rivero Elbo situas malgranda akvo-elektrejo.
Prof.PhDr.Emanuela Nohejlová – Prátová (1900-1995) – numismatikistino kaj historiistino
|