La Oper am Gänsemarkt aŭ Theater am Gänsemarkt (laŭvorte «Operejo/Teatro en la Bazaro de la Anseroj») estis operejo de Hamburgo, Germanio, konstruita en 1678 kaj desegnita de Girolamo Sartorio. Ĝi ne estis operejo de kortego, kiel en multaj aliaj urboj. Ĉoij povis aĉeti enirbileton, kiel en Venecio. Multaj de la verkoj tie luditaj estis en germana aŭ el libretoj tradukitaj de la itala. La konstruaĵo estis detruita en 1756, kaj rekonstruita en 1765.