Opština Gevgelija | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | sudorienta regiono | ||
Poŝtkodo | 1480 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 582 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 9′ N, 22° 31′ O (mapo)41.1522.51Koordinatoj: 41° 9′ N, 22° 31′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 317 km² (31 700 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gevgelija Municipality [+] | |||
Opština Gevgelija (makedone Општина Гевгелија) estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 21 582 homoj[1][2] sur areo de 317 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas urbo Gevgelija.
La komunumo havas areon de 485 km² kaj situas en la Sudorienta regiono laŭlonge de la dekstra bordo de la rivero Vardar. En la rivera valo, la alteco estas ĉirkaŭ 50 - 100 m. Okcidente ĝi tamen supreniras ĝis 2000 m.
Ĉe la orienta rando, paralele al la rivero, ĝi pasas tra la Aŭtovojo A1/E75 kaj ankaŭ la fervoja linio kondukanta al Grekujo (Grekio).
La komunumo konsistas el la urbo Gevgelija kaj 16 aliaj vilaĝoj, kiuj estas:
Bogorodica, Gabrovo, Davidovo, Kovanci, Konjsko, Mojin, Miletkovo, Miravci, Mrzenci, Negorci, Novo Konjsko, Petrovo, Prdejci, Sermenin, Smokvica kaj Huma.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Valandovo norde, opština Bogdanci oriente, opština Kavadarci okcidente kaj opština Demir Kapija nordokcidente. En la sudo pasas la ŝtata limo kun Grekio.
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 22988 homoj.
El la suma nombro, 22 258 estis makedonoj (96,82 %) kaj 367 serboj (1,60 %) kaj aliaj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Гевгелија en la makedona Vikipedio.