Orea | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 195 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 1° 44′ U (mapo)40.558055555556-1.7261111111111Koordinatoj: 40° 33′ N, 1° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 497 m [+] | ||
Areo | 71,25 km² (7 125 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Orea [oREa] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 195 loĝantoj sur areo de 71,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas oreanos respektive oreanas.
Orea situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.502 m super marnivelo; je 192 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°33′29″N 1°43′34″Ok.
Geografie ĝi situas en la Iberia Sistemo, pli precize ĉe la montaro de Tremedal, inter la montaro de Albarracín kaj la montaro de Kvenko. Ekde 1998 la municipo troviĝas ene de Natura Parko de Alto Tajo kaj, pro sia natura riĉo de flaŭro kaj faŭno, estas tre diversa kaj riĉa. La teritorio estas trafluata de la riveroj Cabrillas, Hoz Seca kaj Taĵo. La teritorio limas oriente kun Orihuela del Tremedal (Teruel), okcidente kun Checa, sude kun Griegos (Teruel) kaj norde kun Alcoroches.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 189 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Orea, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Orea kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 195 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Inter vidindaĵoj la turo de Orea.