Orhan Veli Kanık | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Orhan Veli Kanık | ||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1914 en Istanbulo, Otomana Imperio | |
Morto | 14-an de novembro 1950 (36-jaraĝa) en Istanbulo | |
Mortis per | Enkrania aneŭrismo vd | |
Tombo | Aşiyan Asri Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | turka • franca vd | |
Ŝtataneco | Turkio Otomana Imperio vd | |
Alma mater | Galatasaray High School (en) Universitato de Istanbulo Ankara Atatürk Lisesi (en) vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Mehmet Ali Sel. vd | |
Okupo | poeto verkisto vd | |
Aktiva dum | 1936– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Orhan Veli Kanık (n. la 13-an de aprilo 1914 - m. la 14-an de novembro 1950) estas fama turka poeto, verkisto kaj tradukisto, pli konata kiel Orhan Veli. Li ankaŭ uzis la nomon Mehmet Ali Sel kiel sian pseŭdonimon kaj publikigis multajn el siaj poemoj sub ĉi tiu nomo[1].
Kanık, kiu estis la fondinto de la Garip-movado (noviga poezia skolo) kune kun Melih Cevdet kaj Oktay Rifat, celis esence ŝanĝi la malnovan strukturon de la tiutempa turka poezio, prefere per la uzo de pli simpla poezia lingvaĵo [2]. Komuna trajto de la poemoj de la Garip-periodo estis, ke Orhan Veli alportis al siaj verkoj la naturecon de la turka lingvo parolata surstrate kaj eĉ tiu de popola slango. Kanık malkonstruis la nocion de romantikismo, kiu regis kaj en la divana kaj en la popola poezioj. Aliflanke, ĉar li forlasis komparon kaj metaforon, klara lingvo aperis en lia poezio. Du el la aliaj novigoj, kiujn alportis Orhan Veli kun la movado Garip, estis, ke li anstataŭigis universalan humanismon, kiu delonge abstrakte esprimiĝis en turka poezio, per konkreta kaj klara humanismo[3].
Dum siaj 36 vivojaroj, la poeto sciis krei diverskampan literaturon: novelojn, eseojn, artikolojn kaj literaturajn tradukojn [4]. Orhan Veli tradukis poemojn, rakontojn kaj teatraĵojn al la turka[5].
La poezia vivo de Orhan Veli Kanık, kiu komenciĝis en 1936, povas esti ekzamenita en tri periodoj: antaŭ Garip (1936-1941), Garip periodo (1941) kaj post Garip.
En sia poezio li uzis lingvaĵon proksima al la parolata lingvo, adoptante simplajn esprimojn. Lia poeziokolekto, nomata Garip, kiun Kanik eldonis kune kun siaj amikoj en 1941, estas konsiderata kiel deklaro pri tiu ĉi nova literatura tendenco. Orhan Veli sisteme metis la ĝojon de ekzisto kaj vivo en turkan literaturon[6].