Vallès dividita en Okcidenta kaj Orienta.
La Orienta Vallès (oficiale en kataluna Vallès Oriental) estas komarko de la provinco Barcelono, en la regiono Katalunio (Hispanio). Ties ĉefurbo estas Granollers. Ĝi havas areon de 735 km²,[1] dividita en 39 municipoj. Kun la Okcidenta Vallés ĝi formas la grandan naturan komarkon Vallès.
Laŭ la IDESCAT (Instituto de Statistiko de Katalunio) estis totalo de 405 236[2] loĝantoj en 2018 en la komarko.
Laŭ la IDESCAT, en 2009, pri la deveno, de la 394.061 loĝantoj censitaj tiujare, estis:
- Naskiĝintoj en Katalunio: 256.489
- Naskiĝintoj en la komarko: 142.775
- Naskiĝintoj en la cetero de Hispanio: 85.378
- Naskiĝintoj eksterlande: 52.194