Orlík nad Vltavou estas municipo kaj konata somerrestadejo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, 15 km okcidente de Milevsko, surborde de la lago Orlík, kiu estiĝis en 1961 pro konstruo de la valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava. Vivas ĉi tie 290 loĝantoj (2024).
La municipo konsistas el du partoj - Staré Sedlo, menciata kiel paroĥa vilaĝo jam fine de la 13-a jarcento, kaj pli nova parto, nomata Višňovka.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Probulov, Kožlí, Nevězice, Lety, Kovářov, Králova Lhota kaj Kostelec nad Vltavou.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 860 |
---|
1880 | 903 |
---|
1890 | 910 |
---|
1900 | 851 |
---|
1910 | 822 |
---|
1921 | 737 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 611 |
---|
1950 | 501 |
---|
1961 | 561 |
---|
1970 | 485 |
---|
1980 | 369 |
---|
1991 | 357 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 341 |
---|
2011 | 288 |
---|
2014 | 307 |
---|
2016 | 290 |
---|
2017 | 293 |
---|
2018 | 287 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 280 |
---|
2020 | 271 |
---|
2021 | 266 |
---|
2022 | 274 |
---|
2023 | 296 |
---|
2024 | 290 |
---|
- kastelo Orlík, romantike rekonstruita burgo kun riĉaj artkolektoj; unu el la plej konataj kaj plej vizitataj kasteloj en tuta Ĉeĥio
- vasta kastela parko el 1820 kun raraj plantoj
- Akvario en la kastela arealo - ekspozicio kun kelkdek ujoj por dolĉakvaj fiŝoj, kunigita kun daŭra ekspozicio nomata "Perdita rivero"
- valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava - ripozloko kun regula ŝiptransporto
- preĝejo de Sankta Prokop, origine gotika, en 1654 kaj 1753-54 barokigita
- Žďákovský most (Žďákovský-ponto), kiu portas nomon de la subakvigita vilaĝo; konstruita en 1957–1965, ŝtalarko havas spanon je 330 m, veturvojo estas 50 m super la surfaco kaj 110 m super la fundo de la subakvigita valo
Partoj de municipo Orlík nad Vltavou (2) |
---|
|
|