Orrios | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44161 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 0° 59′ U (mapo)40.5871985-0.98730499999999Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 046 m [+] | ||
Areo | 44,229778 km² ( 442 2.9 778 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Orrios [+] | |||
Orrios [Orjos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Ĝi estas je 33 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu, Orrios estas la kvara plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Alfambra kaj Perales del Alfambra. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 611 kaj 614.
La orografio de la municipo estas markita de la rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La altitudo gamas inter 1502 msm en la orienta pinto kaj 1040 msm borde de la rivero. La loĝloko mem kuŝas je 1046 msm.[1]
La municipa teritorio limas jene:
Nordokcidente: Perales del Alfambra | Norde: Perales del Alfambra | Nordoriente: Galve |
Okcidente: Alfambra | Oriente: Aguilar del Alfambra | |
Sudokcidente: Alfambra | Sude: Alfambra y Escorihuela | Sudoriente: Ababuj |
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Orrios oni malaltiĝis ĝis nunaj 130 loĝantoj.