Estante filo de instruisto pri desegnado li frekventis inter 1938 kaj 1944 la gimnazion en sia naskiĝurbo. En januaro 1945 la 17-jaraĝulo deportitis kiel aliaj germanlingvanoj al Sovetio je punlaboro. Reveno patrujen eblis ne antaŭ la jaro 1949-a. Tie li ekperlaboris la vivon per laŭokazaj helplaboroj. Dum la sekva militservo trijara li per jedistancaj kursoj refaris la necesajn ekzamenojn por sukcesa maturiĝdiplomo.
Poste li laboris kiel betonteknikisto en konstrufirmao. Inter 1955 kaj 1960 li studis germanistikon ĉe la Universitato de Bukareŝto kaj ekde 1960 li estis redaktisto ĉe la germanlingva enlanda sekcio de la rumania ŝtata radio.
Maljam post lia morto laŭtiĝis riproĉoj, ke Pastior inter 1961 kaj 1968 estis - sub la kaŝnomo „Otto Stein“ - neoficiala informanto por la rumania sekretservo Securitate, de kiu li mem estis observita dum kvar jaroj. La verkisto kaj ĵurnalisto Hans Bergel jam 1990 indikis iun tian implikiĝon de Pastior [2]. La publikigoj post la morto de Pastior surprizis la publikon kaj evokis ondon de ŝoko kaj embaraso inter multaj verkistoj, kiuj alte taksis la verkon de Pastior.
Oskar Pastior estis ene de la germanlingva literaturo de la 20-a jarcento elstara reprezentanto de poezio, kies ĉefaj intencoj estis lingvoludo kaj vortĵonglado kun limoj ofte fluaj je malsenc-havo. Lia verkaro tre influitis per la sona poezio de Dadaismo sed ankaŭ per la treega majstreco de la aŭtoroj de la gruppo OULIPO. Liaj unuaj lirikaĵoj (unua lirika volumo Offne Worte, 1964) en la Rumanio de la 1960-aj jaroj furoris kaj gajnigis lin du gravajn rumanajn literaturpremiojn. Ekde 1977 Pastior membris al Colloquium Neue Poesie de Bielefeld, ekde 1984 al Akademie der Künste, ekde 1989 al Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio en Darmstadt kaj ekde 1993 al OULIPO. Nek forgesindas lia aniĝo je la Artista gildo de Esslingen kaj je la porverkista ligo Die Kogge. En kadro de gastdocentado pri poetiko ĉe la Universitato de Frankfurto li en 1993/94 li prelegis ade (Das Unding an sich). La sorto de la deportito en la romano Atemschaukel de Herta Müller[3] similas al la propraj spertoj de Pastior en sovetia internigejo. Kune kun Pastior ŝi faris tiun gravan memorigan laboron por kio ili renkontiĝis po unu fojon por semajno dum la dauro de la romanverkado. En 2004 la du germanistoj entreprenis komunan vojaĝon al la internigejaj lokoj en Ukrainion (Krivij Rih kaj Horlivka). La unuan fojon en oktobro 2007 okazis en Sibiu la ĉiujara internacia Pastior-poezifestivalo iniciite de Ernst Wichner (Literaturhaus Berlin) kaj Corina Bernic (Kulturinstituto de Bukareŝto).[4] Sume ĝi okazis nur tri fojoj (t.e. ankoraŭ en 2008 kaj 2009). Ĝin partoprenis i.e. Inger Ĉristensen, Urs Allemann, Herta Müller, Oswald Egger kaj Jean Daive. Ŝajne la elano komenca lamis kaj la spektaklo pro malintereso kreskanta devis ĉesi.
Lian postlasitaĵaron gardas ekde 2007 la Germana literaturarkivo en Marbach am Neckar. Partoj videblas en la daŭra ekspozicio de la samurba Literaturmuzeo de la Moderno.
La premio Oskar-Pastior-Preis, kiun aljuĝas ĉiun duan jaron (ekde 2010) la Oskar-Pastior-fondaĵo, subtenas la literaturon eksperimentan, kunportas monsumon de 40.000 eŭroj. En 2010 gajnis ĝin la sudtirolanoOswald Egger.[5] Du jarojn poste oni rezignis pri aljuĝo pro riproĉoj tiam ĵus faritaj pri kunlaboro kun la rumania kaŝpolico Securitate.[6] La premiito en 2014 estis Marcel Beyer[7], tiu de 2016 Anselm Glück.[8]
Theo Breuer: Die Nacht als Oskar Pastior starb. In: Kiesel & Kastanie. Von neuen Gedichten und Geschichten. Monographie zur zeitgenössischen Lyrik und Prosa nach 2000. Edition YE, Sistig/Eifel 2008, ISBN 978-3-87512-347-0.
Jürgen H. Koepp: Die Wörter und das Lesen – zur Hermeneutik Oskar Pastiors. Über die Konstruktion von Sinn und Bedeutung in Poetik und Hermeneutik. Aisthesis-Verlag, Bielefeld 1990, ISBN 3-925670-27-0.
Auskünfte von und über Oskar Pastior. Arbeitsbereich d. Neueren deutschen Literaturwissenschaft an d. Univ. Bamberg, Bamberg 1985.
Grazziella Predoiu: Sinn-Freiheit und Sinn-Anarchie. Zum Werk Oskar Pastiors. Lang, Frankfurt am Main u. a. 2004, ISBN 3-631-51864-1. (Kritische Auseinandersetzung mit dieser Veröffentlichung im Periodikum Spiegelungen)
Burkhard Tewes: Namenaufgeben. Das Wort in zeitgenössischer Lyrik am Beispiel von Texten Oskar Pastiors. (= Literaturwissenschaft in der Blauen Eule; 12). Verlag Die Blaue Eule, Essen 1994, ISBN 3-89206-595-0.
Ernest Wichner: Versuchte Rekonstruktionen – Die Securitate und Oskar Pastior. (= Text + Kritik Sonderband XII/12). edition text + kritik, München 2013.
William Totok, „Mit tückischer Durchtriebenheit. Durchsetzung der offiziellen Geschichts- und Kulturpolitik im national-kommunistischen Rumänien mit nachrichtendienstlicher Unterstützung“ (II), in: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik, 26. Jg., Heft 1–2, 2014, S. 147–167.