Oslavany | |||
urbo | |||
Kastelo en Oslavany
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Oslavany | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Ivančice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio | ||
Rivero | Oslava | ||
Situo | Oslavany | ||
- alteco | 230 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 07′ 24″ N 16° 20′ 12″ O / 49.12333 °N, 16.33667 °O (mapo) | ||
Areo | 18,71 km² (1 871 ha) | ||
Loĝantaro | 4 871 (2024) | ||
Denseco | 260,34 loĝ./km² | ||
Sulko | Boskovica sulko | ||
Unua skribmencio | 1104 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 12 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583588 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.oslavany-mesto.cz | |||
![]() |
Oslavany estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi situas sur rivero Oslava, proksimume 25 km sudokcidente de Brno kaj 3 km nordokcidenteb de Ivančice, surrande de Boskovica sulko. Vivas ĉi tie 4 871 loĝantoj (2024). Parto de la urbo estas ankaŭ vilaĝo Padochov. La urbo Oslavany najbaras kun municipoj Čučice, Zakřany, Lukovany, Ivančice, Neslovice, Zbýšov kaj Nová Ves.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čučice, Zakřany, Lukovany, Ivančice, Neslovice, Zbýšov kaj Nová Ves.
La loĝigo de la urba teritorio estas arkeologie datita jam ekde la neolitiko (burgejoj Dvorek kaj Náporky). La unua skribmencio pri Oslavany devenas el la jaro 1104.
En la jaro 1225 ĉi tie moravia margrafino Heilwida fondis monaĥejon Vallis sanctae Mariae, la unua virinan monaĥejon en Moravio.
Oslavany estis devene agrikultura kaj vinkultivada obcí. En la jaroj 1783–1973 en ĝia ĉiarkaŭaĵo oni minis nigra karbo, do ĝi havis prefere minnistan karakteron kaj ĝi estis unu el la centroj de Karbomineja regiono Rosice-Oslavany. Nordoriente de la urbo troviĝas areo de la eksa Minejo Kukla, sub kiu faŭkas ĉe rivero Oslavy Hereda ŝtolo.
En la jaroj 1913–1993 ĉi tie laboris karba Elektrejo Oslavany kun povumo 115 MW. Rilate al la minado la urbo havis industrian karakteron, ĉi tiea aero estis plena de polvo kaj fumnebulo, kio iom post iom ŝanĝiĝis post finigo de la minado.
Ekde la jaro 1912 finiĝas en Oslavany fervojlinio el Moravské Bránice.
En la kastelo funkciis en la jaroj 1949–1951 tendaro de devigaj laboroj, destinita por reedukado de politikaj malliberigintoj - kontraŭuloj de la komunisma reĝimo, kiu estis establita laŭ peto de la rosicaj kaj sudmoraviaj minejoj.[1]
En la jaro 1964 Oslavany estis avancita je urbo. En la 1960-aj jaroj estiĝis minista loĝejdomaro kaj kvanto de novaj domoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 832 |
1880 | 3 001 |
1890 | 3 134 |
1900 | 3 481 |
1910 | 4 073 |
1921 | 4 669 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 719 |
1950 | 4 533 |
1961 | 5 262 |
1970 | 5 285 |
1980 | 4 893 |
1991 | 4 445 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 544 |
2014 | 4 639 |
2016 | 4 653 |
2017 | 4 675 |
2018 | 4 701 |
2019 | 4 693 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 684 |
2021 | 4 679 |
2022 | 4 746 |
2023 | 4 802 |
2024 | 4 871 |
|